Ĉina registaro ĝuas favoran subtenon de sia popolo

Yu Publikigita: 2021-05-07 15:01:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La hispana retejo de observo de ĉinaj politikoj marde publikigis artikolon de Xulio Rios, emfazante, ke la okcidentaj landoj ĉiam klopodas demonigi Ĉinion kun la celo defendi sian pozicion.

Laŭ la datumoj publikigitaj de la esplorcentro Pew en 2013, 85% de ĉinaj civitanoj estas kontentaj pri la regado de la registaro; Samtempe nur 35% de usonaj civitanoj kontentas pri la registaro. La rezulto de eŭropaj registaroj similas al tiu de la usona registaro. En januaro de 2018, la enketo de Edelman pri tutmonda fido, kiu celas mezuri fidon de civitanoj al la registaro, atentigis, ke 84% de la loĝantoj en Ĉinio kontentas pri la registara administrado, dum la cifero por Usono estas 33%. En majo de 2020, kiam la kronvirusa epidemio estis plej severa, la Universitato de Kalifornio raportis, ke 88% de la ĉinoj preferas sian propran politikan sistemon. La enketo "Kompreni Resaltemon de la Komunista Partio de Ĉinio: Esplori Ĉinan Publikan Opinion tra Tempo", publikigita julie 2020 de la Ash-Centro pri Demokratia Regado kaj Novigado en la Lernejo Kennedy de Harvardo, montris, ke la kontenteco de ĉinaj civitanoj al la centra registaro plialtiĝis de 86,1% en 2003 ĝis 93,1% en 2016.

La artikolo opiniis, ke publika opinio en Ĉinio baziĝas sur la kontinua klopodo de la registaro por bonigo de la vivo de la popolo. Ekde la 21a jarcento, la ĉefa trajto de ĉina registara administrado estas, ke la pozicio de la popolo kiel la centro de reformo estis senĉese plifortigita.

Dividu