Eŭropa erudiciulo refutis diron pri genocido en Xinjiang

Pluveta Publikigita: 2021-05-07 19:14:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe norvegia specialisto Thore Vestby publikigis raporton verkitan kun aliaj erudiciuloj de Nederlando kaj Danio pri Xinjiang. Per grandnombro da detalaj materialoj la raporto de Thore Vestby refutis la usonan raporton pri Xinjiang kaj malkaŝis la terorismon en Xinjiang intence ignoritan en la usona raporto.

La raporto de Thore Vestby opinias, ke la raporto de Usono pri Xinjiang tute estas bazita sur la malvarm-milita pensmaniero, plena de falsaj informoj kaj donitaĵoj, senfonda, kaj ne povas pruvi la tiel nomatan genocidon en Xinjiang.

La raporto montris, ke la “akuzoj” en la usona raporto nek utilas al la rilatoj inter Ĉinio kaj la okcidentaj landoj, nek konformas al la interesoj de Usono. Por la komunaj interesoj de la okcidentaj landoj, Ĉinio kaj la mondo, oni devas realigi duoblajn venkojn per reciprokfavora kunlaboro.

Dividu