Usonaj politikistoj emas priparoli “regulojn” nur por sia reputacio

Xiong Linping Publikigita: 2021-05-07 21:56:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La kunveno de G7-ministroj pri eksterlandaj aferoj lastatempe finiĝis. Kiel la mondo atendis, Ĉinio refoje fariĝis “ombra protagonisto” de la kunveno. La usona ŝtatsekretario Blinken en la kunveno asertis, ke la celo de Usono ne estas bridi kaj subpremi Ĉinion, sed pene konservi la internacian ordon bazita sur “reguloj”. Kia absurda! Kiel plej granda subfosanto de la internacia ordo, Usono, de kie ĝi akirus kuraĝon, postulis al alia lando observi la internacian ordon. Por kiu do servas la “internacia ordo” en ĝia buŝo?

Ekde ĉi-jara januaro, kiam la nova usona registaro venis en la postenon, ĝi en ĉiu okazo parolis pri “reguloj” kaj “internacia ordo”, kaj pozis kiel standardisto de plurflankismo. Sed, cent tagoj poste, la mondo desperis kaj nesurprize trovis, ke la reguloj priparolitaj de Usono estas nenio alia, ol “klikaj” kaj “hegemoniaj”. Usono parolas pri plurflankismo, nur por altiri al si aliancanojn kaj formi “klikon”.

“Ne interveni en alilandajn internajn aferojn” estas grava kaj fundamenta principo de la “Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj” por internaciaj rilatoj. Sed je kiom da fojoj Usono malobservis la principon en sia historio? Nu, ĉi-foje, en la kunveno de G7-ministroj pri eksterlandaj aferoj denove kolektis ĉirkaŭ si aliancanojn por kontraŭi Ĉinion, parolante pri ĉinaj internaj aferoj, kaj eĉ pretendante starigi tielnomatan organizaĵon “Amikeco de Honkongo”. Ĉu interveni en alilandajn internajn aferojn do estas “internacia ordo” konservata de Usono?

Usono prenas mondan organizaĵon kiel plezurejon. Kiam ĝi volas, ĝi venas tien; kiam ĝi ne ĝojas, ĝi foriras de tie. Pri la Monda Organizo pri Sano, la Monda Komerca Organizaĵo kaj aliaj ĝi faris publike premdevigon kaj neniam observis la internaciajn regulojn. Se al ĝi reguloj plaĉas, ĝi uzas ili; se ne, ĝi forĵetas ilin. Do tio estas tielnomataj “reguloj” de Usono!

La nuna mondo bezonas veran plurflankismon. Ĝuste kiel diris la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping en la 6a de majo, kiam li en telefono konversaciis kun Gutterres, la ĝenerala sekretario de UN: “Ĉiuj landoj devas agi laŭ la celoj kaj principoj de la “Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj”, ne praktikante unuflankismon kaj hegemoniismon, nek formante klikon kun la pretekto de plurflankismo, nek farante ideologian antagonismon.” Tia voĉo estas vere bezonata de la mondo, precipe kiu restas ĉe nova krucvojo.

Dividu