Vero de Xinjiang ĉiam estas tie

Pluveta Publikigita: 2021-05-08 18:47:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe okazis du aktivadoj respektive pri vero kaj falso de Xinjiang. Unu estis la opini-aŭskulta kunveno pri Xinjiang okazigita de usona Ĉambro de Reprezentantoj, kies tielnomataj atestantoj fakte estis sendependecistoj de Xinjiang aŭ homoj havantaj antaŭjuĝojn pri Ĉinio. La alia estis video-kunveno nome “Xinjiang estas Bona Loko”, kiu estis okazigita de la ĉina ambasadorejo en Usono kaj de la registaro de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. En tiu kunveno oficialuloj kaj popolanoj de Xinjiang rakontis sian veran pasintecon kaj la nunan bonan vivon kaj interŝanĝis opiniojn kun usonaj ĉeestantoj.

Estas rimarkinde, ke antaŭ okazigo de la video-kunveno Ĉinio invitis usonajn senatanojn kaj asistantojn, kiuj verŝajne tre prizorgas homajn rajtojn en Xinjiang, tamen neniu el ili ĉeestis al la kunveno.

Kial usonaj politikistoj parolis ne el la koro? Ĉar ili klare scias, ke iliaj mensogoj tuj disfalos ĉe la veroj prezentitaj de Ĉinio. Usonaj politikistoj trompas kiel sin mem.

Tamen, ĉu ili venas aŭ ne, la vero ĉiam estas tie.

La vera situacio de Xinjiang estas pruvita per multaj faktoj. En la pasintaj jaroj pli ol 1 200 diplomatoj, raportistoj kaj religiaj organizoj el pli ol 100 landoj sinsekve vizitis Xinjiang. Ili propraokule vidis tiean ekonomian kaj socian disvolviĝon kaj feliĉan vivon de popolanoj.

Iuj politikistoj el Usono kaj la Okcidento evitas la verojn de Xinjiang. Ili ne kuraĝas fronti la prosperan Xinjiang, ĉar la disvolviĝo de Xinjiang nepre rompos ilian intencon reteni la disvolviĝon de Ĉinio.

Dividu