Sinteno de batalemo jam kostis al Aŭstralio tre kare en ekonomio - tio estas analizado en artikolo la 6an de majo aperigita de la usona raportisto Bradley Blankenship en la rusa retejo RT. La artikolo indikas, ke Ĉinio jam proklamis sen fiksa tempolimo provizore ĉesi ĉian aktivadon kadre de la ĉina-aŭstralia strategie dialoga mekanismo pri ekonomio. Ke aŭstralia elito entuziasmas pri defio kontraŭ Ĉinio estas por ilia lando katastrofa.
Sed, fronte al la plej freŝa averto de Ĉinio, Aŭstralio, krom montri sin angora, ŝajnis altiri nenion el lecionoj. La aŭstralia komerca ministro Dan Tehan diris, ke la decido de Ĉinio “senesperigas”, kaj “Aŭstralio ankoraŭ volontas fari dialogon kun Ĉinio kaj partopreni en ministronivela kunveno”. Tiam Aŭstralio faris tian pozon kvazaŭ ĝi estus maljuste traktita.
Sed ĉu Aŭstralio vere ne scias por kio Ĉinio faris tiun decidon? Lastatempe iuj aŭstraliaj politikistoj, armeaj altranguloj kaj ĵurnalistoj de amaskomunuikiloj freneze kaj troige bruadis pri streĉeco inter Ĉinio kaj Aŭstralio kaj pri ebleco de milita konflikto inter ambaŭ. Precipe Aŭstralio, je preteksto de tielnomata “ŝtata sekureco”, faris limigon kaj subpremon al kunlaboraj projektoj kaj jam formitaj fruktoj en ekonomio, komerco, socikulturo kaj aliaj kampoj inter la du landoj, kio serioze damaĝis la fidon inter la du landoj kaj detruis la fundamenton de normala interŝanĝo kaj kunlaboro.
Tiuj aŭstraliaj politikistoj, plenaj je penso de malvarma milito, devas kompreni, ke Ĉinio absolute ne englutos amarajn sekvojn el atenco de la ŝtataj suvereneco, sekureco, evoluaj interesoj, nek permesos al ili, unuflanke, elprofiti ekonomiajn interesojn el Ĉinio, kaj, aliflanke, frezene fari fiagojn kontraŭ Ĉinio. Ilia unusola elekto estas kiel eble plej rapide reveni de la misvojo, ĉesi veneni la rilatojn inter la du landoj, kaj krei kondiĉojn por returni la situacion.