Tiu grandskala merkato estas tutmonda oportuno

Qiujieming Publikigita: 2021-05-11 19:38:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La unua Ĉina Internacia Ekspozicio de Konsumaĵoj finiĝis lunde en la ĉina urbo Haikou. Entute 70 landoj kaj regionoj ĉeestis la kvar-tagan ekspozicion, kaj 2 628 markoj de 1 505 ĉinaj kaj alilandaj entreprenoj ekspoziciis siajn produktojn. Ĝi altiris pli ol 240 000 vizitantojn, kaj fariĝis la tutmonda konsuma festivalo.

Sed kial estas ekspozicio aparte por konsumaĵoj?

Ĝenerale, konsumado konstante stimulas la kreskadon de la ekonomio. En 2020, malgraŭ la influo de la novkronvirusa epidemio, la elspezo de ĉinoj por konsumado ankoraŭ konsistigis 54,3% de la malneta enlanda produkto.

Rigardante al la estonteco, la tendenco de promocio de konsumado de la ĉina merkato estas pli evidenta. La internacia financa kompanio Morgan Stanley antaŭkalkulis, ke la averĝa kresko de konsumado de ĉinoj atingos 7,9%, kiu estos la plej alta nivelo tutmonde, en la venontaj 10 jaroj. La postulado de konsumantoj certe pliiĝas, post kiam ili estas riĉaj sufiĉe, kio jam montriĝis en ĉi tiu ekspozicio.

La partoprenantaj entreprenoj alportis multajn novajn, eksordinarajn kaj specialajn produktojn al ĉinaj konsumantoj. Pli ol 550 novaj produktoj estis unuafoje publikigitaj al la tut mondo dum la ekspozicio, altirante multajn vizitantojn.

La donitaĵoj montris, ke internaciaj markoj okupis 51,9% de la entute 2 628 markoj elmonritaj en la ekspozicio. La aĉetpovo de ĉinaj konsumantoj senĉese alportos profitojn al ili.

Unuaj 42 kompanioj inkluzive de L’ORÉAL, Parker kaj Deloitte, sin anoncis pri aliĝo al la dua Ĉina Internacia Ekspozicio de Konsumaĵoj. Sendube, tiu merkato kun pli ol 1 400 milionoj da loĝantoj estas oportuno por la tuta mondo.

Dividu