Ĉinio ludas gravan rolon en garantio de monda nutraĵa sekureco

Selena Publikigita: 2021-05-12 10:48:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Andy Flores, raportisto pri internacia politiko de la argentina televido A24, lastatempe diris en sia artikolo, ke Ĉinio ludas gravan rolon en garantio de monda nutraĵa sekureco.

Flores diris, ke nun la kronvirusa epidemio disvastiĝas tra la mondo, kio forte influas mondan nutraĵan sekurecon. Kiel ĉefa nutraĵa eksportejo de la mondo, Latin-Ameriko same alfrontas defion kaj negativan influon en la nutraĵa sekureco pro la epidemio.

En tiu ĉi batalado trakti la nutraĵan krizon kaj garantii la mondan nutraĵan sekurecon, Ĉinio aktive kontribuas kaj ludas gravan rolon. Ĉinio ne nur faris donacon al Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de UN por disvolvi agrikulturan “sud-sudan” kunlaboron, sed ankaŭ sendis agrikulturajn fakulojn al evoluantaj landoj por doni teknikan helpon. Ĉinio ĉiam sin dediĉas al pli sekura kaj pli sana grenprodukto tra la tuta mondo. Cetere kiel granda gren-produkta kaj importa lando, Ĉinio kontribuis por stabiligo de grenprezo. Ĉinio la unua revigligis sian ekonomion post eksplodo de la epidemio kaj pliigas grenan importon, kio donis fidon al la grena merkato de la mondo.

En la lastaj jaroj, 12 evoluantaj landoj de Latin-Ameriko profitis de la donaco de Ĉinio per Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de UN kaj Monda Nutraĵa Programo. Cetere Ĉinio tenas striktajn komunikadon kaj kunlaboron en agrikultura kampo kun multaj latin-amerikaj landoj kaj helpas al tiuj landoj plibonigi sian staton en nutraĵa sekureco per komunaj programoj de la Zono kaj Vojo. Ekzemple Rosario estas unu el la ĉefaj grenproduktejoj de Argentino, kiu produktas bonkvalitajn sojfabojn kaj tritikojn. Bedaŭrinde la fervoja sistemo kondukanta grenon al tiea haveno tre maljuniĝas, kio limigas ĝian internacian komercon. Sub la kadro de la Zono kaj Vojo, ĉina kaj argentina entreprenoj laboris kune por plibonigi tieajn fervojliniojn longajn je pli ol 600 kilometroj kun sekuraj kaj progresintaj vagonaroj, kio altigas transportan efikecon, reduktas koston kaj faciligas al vendado de tiea greno al aliaj landoj.

Greno estas bazo por vivado kaj disvolvado de la homaro, kaj nutraĵa sekureco koncernas pacon kaj stabilecon de la mondo. Ĉinio sukcese garantias nutraĵan sekurecon de 1 400 milionoj da homoj kaj liveras al la mondo ĉirilatan solvon. Surbaze de tio, Ĉinio plu faros kontribuon kontraŭ malsato kaj ludos gravan rolon en tutmondaj grenaj aferoj.

Dividu