Usono devas agi pli efike por la mondo

Qiujieming Publikigita: 2021-05-12 19:41:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe, la usona ĵurnalo Washington Post publikigis artikolon pri la subteno de la usona registaro pri liberigi la rajton pri la intelekta proprieto de la novkronvirusa vakcino je la protekto. La ĵurnalo komentis, ke tio ne estas efika rimedo por mildigo de la epidemio, sed ĝi povas altiri la atenton de elektantoj.

En la pasintaj tagoj, multaj internaciaj analizistoj havis similajn vidpunktojn. La usona flanko faris deklaron kun alta nivelo, tamen mankas ebleco por efektivigo. La liberigo bezonos komunan konsenton de 164 membroj de la Monda Organizo pri Komerco. Koncerne la komplikecon, la usona flanko agnoskis, ke la diskuto bezonas tempon.

Kiel la longtempa diskuto povus solvi la nunan urĝan epidemian problemon? Aŭ ĉu la usona registaro tute ne pripensis la aferon de efektivigo ekde la komenco, kaj nur "prezentis sintenon" por akiri politikan kapitalon?

En la Socia Pintkunveno de la Eŭropa Unio (EU), kiu fermiĝis antaŭ kelkaj tagoj, gvidantoj de la EU atingis konsenton por ĉesigi liberigon de intelekta proprieto de la novkronvirusa vakcino je la protekto. Prezidanto de la Eŭropa Komisiono diris, ke la ĉefa tasko de la mondo estas certigi taŭgan provizadon kaj justan distribuadon de vakcinoj, sed ne estas liberigo de intelekta proprieto je la protekto. Ĉi tiu deklaro montras la nepraktikecon de la usona registaro.

Kiel multaj analizistoj diris, la kaŭzo de la nuna tutmonda vakcina krizo estas "vakcina naciismo". La usona registaro aplikis la preskribon de la leĝo pri produktado por nacia defendo, ke fabrikantoj devas doni prioritaton al plenumado de enlandaj kontraktoj. Preskaŭ 100% de usonaj vakcinoj estas liveritaj al Usono, kaj tre malgranda kvanto estas eksportita al Meksiko kaj Kanado. Ĉi tio kondukis al troa stokado de vakcinoj en riĉaj landoj. Iuj retantoj komentis, "La stilo de sinjoro, la konduto de la diablo, jen estas Usono."

Usono havis multajn rimedojn por solvi la nunan mankon de vakcina provizado, sed ĝi intence elektis unu kun bela nomo sed malmulta efiko. La politikaj konsideroj malantaŭ tio estas evidente pli multaj ol la humanismaj.

Dividu