Esploro: Usona-kanada raporto pri Xinjiang estas plena de falsaj donitaĵoj

Yu Publikigita: 2021-05-12 19:57:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe la sveda Transnacia Fondaĵo por Paco kaj Estonteca Esploro publikigis en sia retejo la esploran raporton Kritika Analizo de la Raporto de la Newlines-Instituto kaj Centro Raoul Wallenberg, plene malkovrante falsajn enhavojn de la usona-kanada raporto pri “genocido” en Xinjiang.

La esplora raporto faris kritikan analizon rilate al la fono kaj cititaj dokumentoj de la raporto pri Xinjiang, la "objektiveco" de la aŭtoro kaj la aŭtentikeco de donitaĵoj, kaj demonstris raciecon de la kontraŭterorisma batalo kaj senradikaligo en Xinjiang.

Laŭ la esplora raporto, la tiel nomata raporto pri Xinjiang tute baziĝas sur la pensmaniero de la Malvarma Milito, servas al la necedema pozicio de usonaj koncernatoj kontraŭ Ĉinio kaj adaptiĝas al la parolado de eksa ŝtatsekretario Pompeo pri “genocido”, por sisteme "demonigi" Ĉinion. La raporto pri Xinjiang estas plena de falsaj informoj kaj donitaĵoj kaj havas neniun akademian bazon. Ĝia enhavo estas grave distordita kaj tute ne povas pruvi la ekziston de "genocido" en Xinjiang. Fakte, la usona milito kontraŭ terorismo, kiu kaŭzis grandan nombron da civilaj viktimoj, devas esti difinita kiel "genocido".

La 8an de marto, 2021, la Nowlines-Instituto pri Strategio kaj Politiko en Vaŝingtono publikigis la raporton “La Ujgura Genocido: Ekzameno de Ĉinaj Malobservoj de la Konvencio pri Genocido 1948”, kunlabore kun la Centro Raoul Wallenberg pri Homaj Rajtoj en Montrealo.

Dividu