Loĝantara dividendo ankoraŭ estas la bazo de ĉina disvolvado

Qiujieming Publikigita: 2021-05-13 20:53:21
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio marde publikigis donitaĵojn de la 7a tutlanda ĝenerala popolnombrado. La donitaĵoj montris, ke la loĝantaro de Ĉinio en la ĉeftero atingis 1 411,78 milionojn en 2020, konsistigante 18% de la monda loĝantaro. Ĉinio restas la lando kun la plej granda logantaro en la mondo. La donitaĵoj montris ankaŭ, ke dividendo de la ĉina loĝantaro ŝanĝiĝas al tiu de talentuloj pli rapide. Tio fortigos la bazon de disvolvado de Ĉinio.

Okcidentaj amaskomunikioj havas multajn konjektojn kaj diskutojn pri la tendenco de ĉina loĝantaro. Unu el ili estas, ke Ĉinio alfrontas la defiojn de malgranda naskiĝokvanto kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kio eble limigos la kreskon de la ĉina ekonomio. Sed laŭ la freŝaj donitaĵoj de ĉina loĝantaro, la fakto ne estas tiel pesimisma.

En la pasintaj 10 jaroj, la loĝantaro kreskis je 72,06 milionoj. Inter ili, 30,92 milionoj estas infanoj en la aĝo de 0 ĝis 14 jaroj. Nuntempe, Ĉinio havas 880 milionojn da aktivaj loĝantoj en la aĝo de 16 ĝis 59 jaroj, kiuj estas sufiĉaj laborfortoj por la lando. La averaĝa aĝo de ĉina loĝantaro estas 38,8, kiu estas ĝenerale egla kun la usona.

La donitaĵoj prezentis la ŝanĝiĝon de la konsisto. Ekzemple, inter aktivaj loĝantoj, 385 milionoj estas edukitaj en superaj mezlernejoj aŭ eĉ pli altnivelaj. En la pasintaj 10 jaroj, konstanta urba loĝantaro kreskis je 236 milionoj; nombro de nekonstanta loĝantaro atingis 376 milionojn kun la kresko de preskaŭ 70%. Loĝantaro plu migris al riverbordaj kaj marbordaj regionoj kaj ĉefaj urboj.

La tendenco de ĉina loĝantara ŝanĝiĝo respondis al la procezo de altkvalita dislovado de Ĉinio. Kun ŝanĝiĝo de dividendo de loĝantaro al tiu de talentuloj, la loĝantara avantaĝo de Ĉinio espereble estos plu liberigita.

Samtempe, la situacio de ĉina loĝantaro certe alfrontas iujn grandajn defiojn. La totala naskiĝokvanto de virinoj en la aĝo de naskiĝo estas 1,3, kiu estas sur la malalta nivelo. Maljunuloj en la aĝo de 60 jaroj kaj pli granda aĝo kalkuliĝis al pli ol 260 milionoj. Maljuniĝo pliiĝas.

En la pasintaj 10 jaroj, la ekonomia miraklo de Ĉinio havis striktan rilaton kun loĝantaro. Nuntempe, la procezo de urbanizado estas akcelita. La granda loĝantaro kaj plibonigita kvalito de laborfortoj ankoraŭ estas la bazo de disvolvado de Ĉinio.

Dividu