Farso kontraŭ Ĉinio renkontis malvarman akcepton en UN

Qiujieming Publikigita: 2021-05-14 19:57:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Merkrede, Usono, Britio, Germanio kaj pluraj neregistaraj organizoj kune okazigis la tiel nomatan “flanka kunveno pri situacio de homaj rajtoj en Xinjiang” per platformo kaj resurso de la Unuiĝintaj Nacioj (UN). Ili refoje parolis pri la tiel nomata “genocido” kaj “deviga laboro” en Xinjiang. Tiu politika farso renkontis oponon de multaj menbroŝtatoj de la UN.

La esenco de Xinjiang-rilata demando estas kontraŭterorismo kaj senradikaligo, sed ne estas pri la homaj rajtoj. Fakte, la situacio de homaj rajtoj en Xinjiang estas tre bona. Xinjiang havas 25 milionojn da loĝantoj. La totala nombro de konfirmitaj kazoj de la novkronvirusa malsano en Xinjiang kalkuliĝis al 980, kaj 977 el ili resaniĝis, kaj 3 mortis pro la malsano. Sed la nombro de mortingtoj pro tiu ĉi malsano atingis preskaŭ 600 milojn en Usono, pli ol 120 milojn en Britio kaj pli ol 80 milojn en Germanio. Tiuj landoj ne rajtas kritiki la situacion de homaj rajtoj en aliaj landoj pro la fakto, ke ili eĉ ne povas certigi la vivojn de siaj popoloj.

En la 46a sesio de la Homrajta Konsilio de la UN, pli ol 80 islamaj landoj subtenis la pozicion de Ĉinio pri Xinjiang. Dum la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio kaj kvin centr-aziaj landoj, centr-aziaj landoj ankaŭ esprimis subtenon al Ĉinio en protekto de kernaj intereson, kaj oponiis la intervenon de aliaj landoj en la internajn aferojn de Ĉinio.

Tiu politika farso reĝisorita de Usono kaj iuj okcidentaj landoj en la UN jam finiĝis. Se ili obstinos en siaj eraroj, ili perdos sian kredindecon.

Dividu