Kial surmarsiĝo de Ĉinio vekis emocion de la mondo?

Mirinda Publikigita: 2021-05-16 18:39:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Surmarsiĝo estas la plej lasta pinta atingo de la kosma plano de Ĉinio. Ĉinio pruvis sian esploran spiriton. Tion komentis la revuo Scienca Amerikano en sia retejo pri sukcesa surmarsiĝo de la unua marsa sondilo Tianwen-1 en la 15a de majo. Dimanĉe CNN raportis en la retejo, ke Ĉinio jam estas la dua lando kun marsa ĉaro en la ruĝa planedo.

Oficisto de NASA, Rusa Spaca Agentejo kaj Eŭropa Aerspaca Agentejo sinsekve esprimis gratulon. La mondaj amaskomunikiloj emocie raportis tion.

Kiel malfacilas la marsa-sondado kiel la monde konata pinta spaca sciencteknika projekto?

Laŭ statistiko, ekde 1960 kiam la homaro unuafoje provis lanĉi marsan sondilon, sume 16 sondiloj sukcese eniris en la atmosferon de marso, tamen nur 9 fojoj el ili sukcese surmarsiĝis kaj glate faris esploron.

Ĉifoje estas la unua fojo, ke Ĉinio sendis sondilon sur alian planedon ekster la tero. Tio pruvis, ke Ĉinio jam kaptis serion da komplikaj teknikoj pri sekureca surmarsiĝo. Tio estis la unua paŝo en la ĉina planeda esploro de la suna sistemo, kun la celo fari orbitadon, surmarsiĝon kaj vagadon sur la ruĝa planedo dum unu misio.

La sukcesa surmarsiĝo ne nur estas sciencteknika honoro de Ĉinio, sed ankaŭ havas gravan signifon al la mondo.

Marso estas grava paŝo de la homaro por esplori la sunan sistemo. La rompaj atingoj de Ĉinio en marsa esploro sendube faris gravajn kontribuojn al la mondo.

Samtempe la misio de marsa sondado de Ĉinio konstruis novan platformon al internacia kunlaboro. Fakte Ĉinio nomas sian unuan marsan ĉaron Zhurong, la dio de fajro en antikva ĉina mitologio, kiu eĥas kun la ĉina nomo de la ruĝa planedo: Huoxing (la planedo de fajro). Ĝi montras malferman volon de Ĉinio en scienca teknologio.

En efektivigo de la misio de Tianwen-1, Ĉina Nacia Spaciala Administracio faris kunlaboron kun spacialaj organizoj de Eŭropo, Argentino, Francio kaj Aŭstrio. Mondaj sciencistoj esperis, ke la marsa ĉaro Zhurong sendos geografiajn informojn nekonatajn por akceli konon de la homaro pri marso kaj la kosmo.

Ĉinio pruvis per reala ago, ke spaca kunlaboro anstataŭ spaca konkuro konformas al komunaj interesoj de la homaro.

Dividu