Kial Usono estas menciita en konflikto inter Izraelo kaj Palestino

Xiong Publikigita: 2021-05-17 20:12:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la 16a de majo, kiel maja oficanta prezidanto de la Sekureca Konsilio de UN, Ĉinio prezidis urĝan kunvenon de la Sekureca Konsilio pri konflikto inter Izraelo kaj Palestino. La kunveno alvokis, ke Izraelo kaj Palestino tuj ĉesigu perfortaĵojn, kaj emfazis, ke la internacia komunumo devas urĝe agi, precipe ke Usono devas porti sur sin respondecon, kiun ĝi nepre plenumus, juste traktante la aferon kaj subtenante la Sekurecon Konsilion, por ke ĝi efike ludu la rolon kvietigi la situacion kaj politike solvi la problemon.

Kial Usono estis menciita ĉi tie? Ĉar tiu ĉi konflikto estis la plej serioza inter Izraelo kaj Palestino post la Gaza-milito en 2014, kaj tio estas katastrofa sekvo, kiun Usono kaŭzis pro sia erara politiko pri la Meza Oriento. Ĝuste kiel Tom Fowdy, la brita specialisto pri internacia politika problemo, diris en sia artikolo aperinta en la retejo Russia Today: “la nuna konflikto inter Izraelo kaj Palestino esence estas, post longa akumulado kaj fermentado, produkto de la usona politiko pri la Meza Oriento .”

Post eksplodo de tiu ĉi konflikto inter Izraelo kaj Palestino, la usona registaro ne nur meminiciate faris intervenon, sed male montris sintenon de toleremo al Izraelo. Tio instigis Izraelon alpreni militajn agojn, kaj aliflanke la toleremo de Usono al Izraelo multege ekscitis Palestinon. Tiel la kontraŭeco de la du partioj despli akriĝis.

Estas pli malbone, ke, fronte al tiu ĉi nova konflikto, kiu jam rezultigis cent kaj pli mortojn, Usono ankoraŭ ne forgesis manipuli “duoblan normon” pri homaj rajtoj, kaj eĉ multfoje malhelpis la Sekurecan Konsilion fari elparolon pri la afero.

Por solvi la problemon, la koncernaj partioj devas elpaŝi. Kaj pri tiu ĉi sanga konflikto Usono ne povas deteni sin de respondeco. Ĝi devas mem eliri por mildigi la situacion, antaŭenigi la procezon de paca intertraktado inter Izraelo kaj Palestino, kaj subteni la Sekurecan Konsilion por ke ĝi ludu rolon dicidan. Se en la Meza Oriento ne estas stabileco, la mondo ne havos pacon. Do Usono havas nenian motivon teni distancon for de la problemo.

Dividu