Registaro de Biden ankoraŭ kuregas sur erara vojo de “Usono kiel prioritato”

Xiong Publikigita: 2021-05-19 12:06:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“’Usono kiel prioritato’ en la versio de Biden nun dismetas doloron tutmonde” -jen la titolo de artikolo lastatempe aperigita de Joseph Sullivan, altranga konsilisto de la Grupo Lindsay, en la retejo Foreign Policy. La artikolo rimarkis, ke ĉu en vakcina naciismo senskrupula, ĉu en ekonomia stimul-plano senbrida, la registaro de Biden ankoraŭ strebas al interesoj de Usono en la maniero noci interesojn de aliaj landoj.

Konsidere la agojn kiujn faris la nuna usona registaro de post ties enposteniĝo, la analizado de Sullivan ne estas nepravigebla. Kvankam ĝi foje kaj refoje pretendis forĵeti la formulon “Usono kiel prioritato” de sia antaŭa registaro, tamen ĝiaj agoj en la pasintaj pli ol cent tagoj estis tute malsamaj al ĝiaj eldiroj. La novan registaron “Usono kiel prioritato” ankoraŭ hantas kiel fantomo.

Vakcina naciismo kaŭzis maljustecon en distribuo de vakcinoj kaj jam fariĝis stumbligilo de la tutmonda batalado kontraŭ la pandemio. Ago pli elokventas ol vorto. La mondo vidis, ke Ĉinio, Rusio kaj aliaj landoj reale liveris vakcinojn al ekstero, sed ne preskaŭajn agojn de Usono ĉi-rilate. Estis komento, ke Usono deklaris liveri 20 000 dozojn da vakcinoj al aliaj landoj, sed tio estus taso da akvo por granda fajro. La mondo esperas, ke Usono elmontros sian sinceron en eksporto de vakcinaj materialoj kaj ekspansigo de vakcina produktado.

Ne nur tiel. Usono komunukis la premon de inflacio senĉese al aliaj landoj. Kvankam la celo de la registaro de Biden estas kreskigi la enlandan ekonomion, tamen ĝi rezultigis altiĝon de prezoj de ĉefaj produktoj en la monda skalo. Sullivan opiniis, ke tio donas grandan baton al tiuj landoj kiuj estas malriĉaj.

El tio oni vidas, ke la registaro de Biden, kiu elbuŝigis forlason de “Usono kiel prioritato”, tamen ankoraŭ kuregas sur la vojo, kiu jam estis pruvita erara, kaj tio portas al la mondo malsanon, malsaton kaj povrecon. Iam en februaro de ĉi jaro usona gvidanto deklaris en sia unuafoja prelego pri diplomatia politiko, ke “Usono revenis”. Se Usono vere volus reveni la grandan familion internacian, ĝi nepre forĵetus sian partiecon kaj egoismon kaj praktikus aŭtentan plurflankismon.

Dividu