Komplete rompiĝis usona masko de homaj rajtoj en konflikto inter Palestino kaj Israelo

Mirinda Publikigita: 2021-05-19 18:24:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe iu foto publikigita de amaskomunikiloj pikis la mondon. En la foto iu palestina virino, brakumante sian infanon, ŝirmas sin en lernejo en Gazao. La infano timigite vidas la ĉirkaŭaĵon per la larĝe malfermitaj okuloj. Laŭ raporto de Sputnik Novaĵ-Agentejo kaj Radio de Rusio merkrede, la konflikto jam mortigis 217 palestinajn civitanojn, inkluzive de 63 infanoj. Estas pli maltrankvile, ke iu ekzamena centro pri nova kronviruso en Gazao estis detruita en aeratakoj. Tio signifas, ke la plaestina popolo suferas duoblan turmenton de epidemio kaj milito.

Vizaĝe al tiel serioza humanisma katastrofo, kion faris la usona registaro? Ĝi, pretekstante ke Israelo havas memdefendan rajton, kelkfoje malhelpis la Sekurecan Konsilion de UN aprobi komunan deklaron, kiu alvokas armisticon de Palestino kaj Israelo kaj protekton de civitanoj. Laŭ alia informo, Usono jam konsentis vendi al Israelo precize telekondukatajn misilojn valorajn je 73,5 miliardoj da usonaj dolaroj. Usono estis izolita en la SK kaj absolute staris kontraŭ la humanismo de la homaro kaj streĉis la mezorientan situacion.

En la socia komunikejo de usona ŝtata ĝeneralsekretario Antony Blinken, retanoj tra la mondo dubis: Ĉu gravas la vivo de palestinanoj? Ĉu la homaj rajtoj de popolanoj en Gazao ne estas homaj rajtoj?

Fakte Usono jam faris multe da malbonaj agoj en la mezorienta regiono pro egoisma kaj hegemonia intenco. Ĝia agado en Afganio, Irako, Sirio kaj aliaj landoj jam kaŭzis morton de pli ol miliono da moslemoj kaj atencis la homajn rajtojn de dekmilionoj da moslemoj. Kelkaj usonaj prezidentoj kaj registaraj altrangaj oficistoj estis akuzitaj pri atenco al homaj rajtoj kaj pri kulpo je milita krimo en Irako kaj Afganio. Samtempe tiuj usonaj politikistoj esprimis apartan “fervoron” pri la homrajta situacio de Xinjiang de Ĉinio. Usona eks-terarmea kolonelo Lawrence Wilkerson iam publike diris, ke la tiel nomata ujgura problemo de Xinjiang estas nur strategia instrigo de Usono por tumultigi kaj subpremi Ĉinion.

Estas pruvite, ke la homaj rajtoj de islamanoj de la mondo jam estas ilo de usonaj politikistoj. Ili ne vidis prosperan disvolviĝon de Xinjiang, nek palestinajn popolanojn en milito. Ili nur strebas al siaj politikaj interesoj per homaj rajtoj. Tiaj “usonaj homaj rajtoj” jam perdis sian fidon al la mondo kaj la tiel nomata “homrajta lumturo” estos finfine estingita.

标签:国际锐评

分享:

Dividu