La intenco de Usono subteni Tajvanon en MOS fojfoje ricevas malmildan rifuzon

Xiong Publikigita: 2021-05-21 09:19:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Baldaŭ okazos la 74a Monda Kunveno pri Sano, kaj la “karto de Tajvano” estis denove elprenita de Usono kaj iuj okcidentaj landoj. Iom pli frue la usona ŝtata sekretario Antony Blinken minace diris, ke rifuzi ĉeeston de Tajvano en kunveno de MOS “malutilos la celon de la tutmonda sanitareco”. La kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj el G7, antaŭ nelonge okazinta, en sia komuna deklaro ankaŭ bruis pri la temo subteni al Tajvano partopreni en la Monda Kunveno pri Sano.

Same kiel en antaŭaj jaroj, ĉi-jare la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) rifuzis doni inviton al la tajvanaj aŭtoritatoj. Tio estas la kvina fojo, ke la tajvanaj aŭtoritatoj ricevis malmildan rifuzon. La intenco de Usono kaj iuj okcidentaj landoj, subteni al Tajvano ĉeesti kunvenon de MOS, ankaŭ renkontis la samon.

Sed ili ne rezignaciis je tio. En la 19a de majo eksterafera branĉo de Tajvano pretendis, ke ĝi petos ĉe tielnomataj “amikaj landoj” transdoni al MOS proponon de Tajvano por ĉeesti la kunvenon.

Kiel provinco de Ĉinio, Tajvano sin engaĝas en internaciaj aktivadoj, ekzemple kiel en kunveno de MOS, kio devas esti traktata laŭ la esenca principo de “unu Ĉinio”, aprobita en la rezolucio 2758 de la Ĝenerala Asembleo kaj en la rezolucio 25.1 de MOS.

Pri ĉio ĉi usonaj politikistoj bone orientiĝas, sed ili ne volas forlasi ian ajn okazon por reteni Ĉinion. Tial ili fabrikis mensogojn post eksplodo de la nova kronviruso kaj ĉi-foje kalumniis Ĉinion pri ties malhelpado de tajvana partopreno en la kunveno de MOS.

Por konvinki al MOS permesi tajvanan aliĝon al la Monda Kunveno pri Sano, iuj usonaj politikistoj faris sian plejeblon por tamtami, ke Tajvano estas “bona lernanto en la kontrolo de la pandemio”, kaj ke “la mondo bezonas la spertojn de Tajvano”. Sed fakte, en Tajvano estas nepokaj mankoj pri kvarantena politiko. Evidente, en la okuloj de usonaj politikoj, Tajvano estas nenio alia, ol politika ilo.

Kiel antaŭe, ĉi-foje la politika manipulado de Usono kaj iuj landoj, pere de la kunveno de MOS, ne povos levi ondetojn en la internacia komunumo kaj destinite fiaskos refoje.

Dividu