Xinjiang estas verda miraklo en dezerto

Selena Publikigita: 2021-05-21 09:19:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ashraf Mahmoud Massoud, eksa estro de la franca redakcio de Egipta Internacia Televido, lastatempe diris en sia artikolo, ke danke al Interreto, ni ĉiuj facile transdonas informojn per apliko de interretaj teknologioj kaj iam rapidigas disvastiĝon de amaskomunikilaj informoj. Bedaŭrinde falsaj kaj senbazaj informoj estas vaste disvastiĝas rapide kiel fulmo. Informoj pri Xinjiang de Ĉinio estas unu ekzemplo. Lastatempe famoj pri ĉi tiu ĉina regiono estis daŭre disvastigitaj en la interreto, kaj iuj okcidentaj politikistoj refoje uzis ilin por misfamigo kontraŭ Ĉinio.

Massoud diris, ke plejpartaj okcidentaj amaskomunikiloj bildigis Xinjiang kiel “inferon de deviga laborado”. Sed laŭ lokaj civitanoj kaj turistoj, Xinjiang estas ĝoja kaj harmonia aŭtonoma regiono kaj ne diferenca de aliaj lokoj de Ĉinio. Cetere ĝi estas fekunda tero, kun granda ŝanĝiĝo kaj disvolviĝo, en kiuj de tempo al tempo sin prezentas diversaj grandaj konstruaĵoj kaj trafikaj instalaĵoj.

Doktoro Ahmed Al-Saïd, ĝenerala direktoro de la eldonejo Bayt al-Hikma, kvinfoje vizitis Xinjiang dum dek laroj. Li diris, ke Xinjiang estas landlima regiono de Ĉinio, kaj ĝia nomo Xinjiang aludas novan landlimon en la ĉina lingvo. Vizitante Urumĉion, ĉefurbon de Xinjiang, Al-Saïd tute ne havas senton de landlima regiono, ĉar ĝi estas moderna metropolo kun altaj konstruaĵoj, puraj stratoj kaj oportuna elektronika infrastrukturo. Li ankaŭ vizitis multajn vilaĝojn de Xinjiang. Kiam li revizitis tiujn lokojn, li ofte estis surprizita pro renovigitaj domoj en la vilaĝoj. Povas esti dirite, ke kompare kun aliaj provincoj de Ĉinio, Xinjiang estas loko en rapidega disvolviĝo.

Harmonia kunekzisto de diversaj etnogrupoj en Xinjiang lasis al doktoro Al-Saïd profundan impreson. Li rememoris, ke krom la hanoj kaj la ujguroj, troviĝas aliaj pli ol 40 etnoj en Xinjiang. Li povas senti ilian harmonian kunekziston en la loko. Laŭ li, Xinjiang havas apartan kulturan etoson, kiu estas malferma, inkluziva kaj varma.

Parolante pri akuzo de okcidentaj amaskomunikiloj kontraŭ Ĉinio pri ĝiaj politikoj koncernaj al Xinjiang, doktoro Al-Saïd diris, ke okcidentaj amaskomunikiloj kutimas ataki landojn, kiuj minacas iliajn ekonomiojn. Ili alte tenis la flagon de homaj rajtoj, sed kaŝis siajn verajn zorgojn pri la ekonomio. Pro ilia manipulado, Sudano estis dividita en du partojn, kaj Irako, Sirio kaj Libio estas en tumulto. Xinjiang estas ilo de okcidentaj landoj por ataki Ĉinion. Veraj statoj de Xinjiang estas ne gravaj por ili. Lastatempe en Usono okazis kelkaj perfortaĵoj kontraŭ azidevenaj usonanoj. Tamen en Xinjiang homoj de diversaj etnoj povas sekure promeni sur stratoj…Kaŭzi tumulton en aliaj landoj kaj kovri proprajn problemojn estas konsekvenca artifiko de la okcidento.

Lamiaa Ramadan estas reĝisoro de egipta televido, kiu restis en Xinjiang 10 tagojn por fari dokumentan filmon antaŭ du jaroj. Amikeco kaj ĝojeco de lokanoj forte impresis ŝin. Ramadan rimarkis, ke la ĉina registaro riparis malnovajn domojn de loĝantoj, kaj kulturaj trajtoj de tiuj konstruaĵoj estis rezervitaj dum la procezo. Multaj lokanoj intervjuitaj de ŝi estas trankvilaj pri tio. Xinjiang situas en kerna regiono de la nova silkvoja ekonomia zono, kaj ŝi sentis aspiron de civitanoj de Xinjiang al malferma tervoja haveno kaj merkato.

Same kiel doktoro Al-Saïd, ankaŭ Ramadan opinias, ke la tiel nomata argumentoj “pri turmentado al ujguroj” estas senbazaj. Ŝi diris, ke plejpartaj civitanoj de Xinjiang estas islamanoj, se ili estus vere diskriminacie traktitaj aŭ persekutitaj, ŝia teamo certe malkovris indikaĵojn.

Unuvorte, tiuj du egiptaj kleruloj vidis veran staton de Xinjiang kaj sentis esperon de lokanoj pri la estonteco dum siaj vizitoj. Xinjiang absolute ne estas la unua karto, nek la fina, uzata de la okcidento kontraŭ Ĉinio. Xinjiang estas unu el la plej gravaj lokoj en la iniciato de Zono kaj Vojo, kio jam pruvas ĉion. Mensogoj de la okcidento pri Xinjiang estos certe frakasitaj de si mem.

Dividu