La Eŭropa Parlamento prenis la ĉina-eŭropan investan interkonsenton kiel ĉantaĝon por devigi Ĉinion fari cedon. La intenco estas klara, sed ankaŭ naiva.
Posttagmeze de la 20a de majo laŭ la loka tempo, la Eŭropa Parlamento voĉdone adoptis mocion, laŭ kiu oni aprobos la ĉina-eŭropan investan interkonsenton, antaŭ ol Ĉinio estos nuliginta siajn kontraŭsankciojn al la Eŭropa Unio. Pri tio la ekstera mondo opiniis, ke la Eŭropa Parlamento “frostigis” la ĉina-eŭropan investan interkonsenton atingitan tra sepjara intertraktado.
Tiu ago de la Eŭropa Parlamento estas sennacia kaj havas nenian pravigeblon. Ĝi postulis, ke Ĉinio nuligu siajn kontraŭsankciojn al la Eŭropa Unio. Tia postulo estas absurda. Ĉu ili ne scius, kial Ĉinio faris kontraŭsankciojn. Marte de ĉi jaro la eŭropa flanko, surbaze de mensogoj pri Xinjiang, faris sankciojn kontraŭ ĉinaj koncernaj personoj kaj institucioj kaj intervenis en internajn politikojn de Ĉinio, kio jam malobservis la internacian juron kaj la fundamentan principon pri internaciaj rilatoj. La kontraŭsankcioj faritaj de Ĉinio estas justaj kaj necesaj, kaj tio ankaŭ estas natura reago de Ĉinio.
Jes, tiu interkonsento estis finita tra sepjara intertraktado, kaj ĝi koagulis sennombran ŝvito kaj sango de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio. Ĉinio jam kelkfoje emfazis: “La ĉina-eŭropa investa interkonsento estas ekvilibra, kungajna kaj interprofitiga, sed ne favora nur al iu el la du partioj.”
La ĉina-eŭropa investa interkonsento ne estas politika instrumento. La Eŭropa Parlamento adoptis tiun mocion, kio estas absurda kaj abomeninda. La rezulto kondukos nur al vanaĵo.
Ĉinio ĉiam havas la sinceron akceli kunlaboron inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio kaj atingi komunan venkon de la du partioj. Ĉinio kaj Eŭropa Unio ambaŭ ne esperas, ke la rezulto de la sep jaroj da penado fluos for pro mensogo kaj antaŭjuĝo. Eŭropa Unio devus distingi inter pravo kaj malpravo, ĉesigi antagonismon kaj sankciadon surbaze de mensogoj kaj fari racian elekton konforman al interesoj de ĉiuj koncernatoj.