Novaj iniciatoj de Ĉinio akcelos internacian kontraŭpandemian kunlaboron

Lucia Publikigita: 2021-05-22 18:44:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vespere de 21a de majo, invitite, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping videe ĉeestis al la Tutmonda Pintkunveno pri Sano kaj faris gravan paroladon. Li alvokis, ke la membroj de G20 portu ĉiu sian devon de batalo kontraŭ la pandemio, kaj proponis kvin iniciatojn kaj kvin novajn rimedojn, kiuj servos kiel gvidmontrilo por la tutmonda luktado kontraŭ la malsano.

De post eksplodo de la nova kronviruso Ĉinio multfoje proponis siajn konsilojn al la internacia komunumo kaj kontribuis siajn monrimedojn kaj fortojn. Aparte menciinde, ke Ĉinio senŝancele subtenis plurflankismon, kio efike kompensis diversajn bruojn en la procezo de batalo kontraŭ la pandemio. En tiu ĉi Tutmonda Pintkunveno pri Sano la manifestiĝoj de Ĉinio estis specife atentataj.

Surbaze de la resumo de ĉinaj spertoj kaj de la ekzameno de sukcesoj kaj malsukcesoj en la tutmonda luktado kontraŭ la pandemio, Xi Jinping proponis kvin konsilojn: la popolo kaj vivo sur unuaeco; scienca planado kaj sistema traktado; solidareco kaj kunlaboro; justeco kaj senpartieco; plibonigo de regsistemo.

Tiuj konsiloj, pruvitaj de la ĉina praktiko, estas efikaj kaj konformaj al la bezono de la nuntempa luktado kontraŭ la pandemio en diversaj landoj. En la deklaracio de la pintkunveno ĉinaj multaj proponoj estis enskribitaj, kio montras, ke la spertoj kaj saĝeco de Ĉinio estas vaste akceptitaj de la internacia komunumo.

En sia parolado Xi alvokis “laŭ plej granda eblo ne lasi iun ajn infektiton senhelpe, nek forlasi iun ajn malsanulon senespere, kaj plene respekti la valoron kaj dignon de ĉiu vivo,” kaj emfazis “firme oponi la intencon en diversaj formoj politikigi, etikedigi kaj misfamigi la pandemion”.

“Ni estas ondoj de sama maro.” Por la internacia komunumo plej frue venki la pandemion kaj revenigi ekonomian kreskadon estas la unua tasko. Por plenumi tiun taskon ne sufiĉas nur la dependeco de ĉina penado. La nuntempa mondo pli bezonas, ol iam antaŭe, “solidarecon kaj kunlaboron”, kaj tio ja estas plej forta signo ripete substrektita kaj eligita de Ĉinio dum la kontraŭpandemia laborado.

Dividu