Kial tiel multaj homoj konservas memorojn pri ĉina sciencisto Yuan Longping?

Henggang Publikigita: 2021-05-24 19:48:20
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio lunde matene okazigis memorigan ceremonion por adiaŭi Yuan Longping, konatan kiel la "patro de hibrida rizo", kiu forpasis sabate. Multaj internaciaj agentejoj, inkluzive de la Unuiĝintaj Nacioj, registaroj de aliaj landoj, tutmondaj mediatoj kaj retanoj sendis kondolencojn pro lia forpaso. “Lia studado pri rizo helpis vivteni la mondon.” ”Li estas vera heroo pri nutraĵoj.” ”Li helpis al pli ol miliardo da loĝantoj realigi nutraĵan sekurecon.” Tiuj laŭdoj atestas la grandan kontribuon de la teknologio de li kaj lia teamo pri hibrida rizo al la mondo.

La hibrida rizo estis rigardata kiel la kvina invento de Ĉinio por la tuta mondo. En la 70aj jaroj de la pasinta jarcento, la produktkvanto de ĉina hibrida rizo estis pli granda je ĉirkaŭ 20% ol tiu de la ordinara rizo. La aldonita produktkvanto povas liveri manĝaĵon al pli ol 70 milionoj da loĝantoj. En la komenco de la 1990aj jaroj, la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de la UN listigis disvastigon de la hibrida rizo en la prioritatajn rimedojn por solvi mankon de nutraĵoj en evoluantaj landoj. Laŭ statistiko, Yuan kaj lia teamo trejnis pli ol 14 000 teknikistojn el pli ol 80 evoluantaj landoj.

Nun, la hibrida rizo estas kreskigita grandskale en Hindio, Vietnamio, Usono, Brazilo kaj ankaŭ multaj landoj en Afriko. La averaĝa pohektara produktkvanto estas pli alta je ĉirkaŭ du tunoj ol la lokaj specoj. Sur la plej valora monbileto de Madagaskaro, kie pli ol du milionoj da loĝantoj iam suferis de malsato, estas presita desegno de hibrida rizo. Tio montras la valoron de tiu teknologio en la koro de lokanoj.

La sciencisto kaj lia teamo ne nur plialtigis nutraĵan sekurecon kaj reduktis malsaton kaj malriĉecon de la mondo, sed ankaŭ faris grandan kontribuon al konservado de la monda paco per siaj persistemo kaj novigado en la pasintaj jardekoj. Usona retano Kevin komentis, ke nun la rizo jam fariĝis unu el la gravaj fenestroj de la mondo por observi Ĉinion. Kiam aperis novaĵoj pri ĉinaj rizoj, ili estis cititaj aŭ raportitaj de pli ol centoj da mediatoj de la mondo.

Sendube, la atingoj de tiu veterano apartenas al sukceso de la “ĉinaj projektoj” por solvi mankon de tutmondaj nutraĵoj kaj redukto de malriĉeco. Nun la kultivado sur la tero de pli ol 8 milionoj hiktaroj en pli ol 40 landoj klare pruvis, ke ĉinoj povas ne nur protekti sian propran nutraĵan sekurecon, sed ankaŭ helpi al la tuta mondo solvi nutraĵan mankon.

Dividu