Malĉifro de Cent-jara Partio (2): Kontinua sukceso de KPĈ kuŝas en ĝia lernemo

Yu Publikigita: 2021-05-25 13:23:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Posttagmeze de la 30a de aprilo en Pekino, doktoro Wang Jinnan, specialisto pri ekomedio kaj membro de la Ĉina Akademio de Inĝenierio, faris prelegon pri progresigo de ekomedia civilizacio sub la nova situacio. La aŭskultantoj estis membroj de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Estis la 29a fojo, ke la Politika Buroo de la 19a Centra Komitato de la KPĈ aranĝis tian kolektivan studon de post sia fondiĝo en oktobro de 2017.

La sistemo de kolektiva studo de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ estis starigita en 2002. Ĝis nun ĝi organizis proksimume 150 sesiojn de la studo, kiuj ampleksis la kampojn de financo, socia sekureco, komunikiloj, artefarita intelekto, granda datumo, mediprotekto, ktp. Howard French, raportisto de la usona mediato New York Times, opiniis, ke per regulaj konsiliĝoj inter gvidantoj kaj fakuloj Ĉinio malfermis fenestron por vere gravaj pensoj. La hungara gazeto HVG opiniis, ke studo larĝigas la vidkampon de la alta gvidantaro de Ĉinio.

Fakte, fronte al la ŝanĝiĝanta ekstera mondo, plifortigo de memadapto kaj organiza vigleco per studo fariĝis potenca geno por la kontinua sukceso de la KPĈ. D-ro Robert Lawrence Kuhn, usona verkisto, kiu intervjuis altrangajn gvidantojn de Ĉinio, diris: "Kiam altrangaj gvidantoj de la KPĈ renkontiĝis kun mi, mi ĝojis vidi, ke ili pli atentas studon ol gvidantoj de iu ajn alia lando en la mondo, kiujn mi renkontis."

Jam en 1938, Mao Zedong, unu el la ĉefaj fondintoj de la KPĈ, klare alvokis "studkonkurson de la tuta partio" kaj "fari la tutan partion granda lernejo". Per la kombino de studo kaj praktiko, la KPĈ gajnis la militon de rezisto kontraŭ Japanio kaj la liberigan militon, kaj establis la Ĉinan Popolan Respublikon.

En la fruaj jaroj de la Ĉina Popola Respubliko, Ĉinio lernis de Sovetunio, la unua socialisma lando, kaj starigis la fundamenton por industriiĝo. En 1978, la Tria Plena Sesio de la 11a Centra Komitato de la KPĈ decidis efektivigi la reforman kaj malferman politikon. Ĉi-jare la ĉina reganta partio sendis kvar delegaciojn respektive al Japanio, Okcident-Eŭropo, Orient-Eŭropo, Honkongo kaj Makao por studo kaj esploro. La enhavo de la studo estis tre vasta. Ili lernis kaj sukcesajn spertojn kaj lecionojn de malsukcesoj. La brita ĵurnalo Daily Telegraph taksis la reformon kaj malfermon de Ĉinio per "fleksebleco", "memkritiko" kaj "granda procezo de studo".

La lernemo speguliĝas ankaŭ en la ĉina sistemo de ŝtata regado. Laŭ David Shambaugh, profesoro pri politikaj sciencoj kaj internaciaj rilatoj en la Universitato George Washington, Ĉinio havas "tre gravan organizan projekton", nome la sistemo de partiaj lernejoj kaj administraj altlernejoj sur malsamaj niveloj. Ĝi ne nur trejnas registarajn oficialulojn sur ĉiuj niveloj, sed ankaŭ funkcias kiel pensfabriko, nutrante reformajn ideojn kaj politikojn. Germana ĉefministro Angela Merkel, singapura ĉefministro Lee Hsien Loong, israela ĉefministro Benjamin Netanjahu kaj multaj aliaj fremdlandaj politikaj gravuloj vizitis la Partian Lernejon de la Centra Komitato de la KPĈ.

Dividu