Rifuzo de MAS al Tajvan-rilata propono reflektas principon de unu Ĉinio

Yu Publikigita: 2021-05-25 20:50:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Ĝenerala Komitato kaj la plena sesio de la Monda Asembleo pri Sano (MAS) lunde adoptis rezoluciojn respektive, malakceptante la proponon de iuj landoj pri partopreno de Tajvano kiel observanto en la MAS. Tio refoje montras, ke la principo de unu Ĉinio ne povas esti defiita, kaj ĉiu intenco defii ĉi tiun principon finiĝos per malsukceso.

Same kiel antaŭe, Tajvan-rilata propono ĉi-jare estis prezentita de landoj havantaj “diplomatiajn rilatojn" kun Tajvano sub la instigo kaj subteno de Usono kaj iuj okcidentaj landoj. En ĉi tiu "jara farso", la "aktoroj" havis malsamajn fiintencojn. La aŭtoritatoj de la tajvana Demokratia Progresiva Partio havis sian kalkulon "serĉi sendependecon" sub la preteksto de la kronvirusa pandemio, dum iuj politikistoj en Usono kaj la okcidento intencis enmiksiĝi en la internajn aferojn de Ĉinio per la tajvana demando. Tamen ili ĉiuj scias tre bone en sia koro, ke manipuli la Tajvan-rilatan proponon tute ne povas sukcesi, kaj estigi sensacion estas la sola afero, kiun ili povas fari.

Tajvano estas neforigebla parto de Ĉinio. Rezolucio 2758 de la Ĝenerala Asembleo de la UN kaj Rezolucio 25.1 de la MAS liveris la juran bazon por ke la MOS obeu la principon de unu Ĉinio kaj agnoskis Tajvanon kiel parton de Ĉinio.

La internacia komunumo havas klaran kognon pri tio. Antaŭ la malfermo de la 74a sesio de la MAS, pli ol 150 landoj esprimis sian subtenon al la decido de Ĉinio per diplomatiaj kanaloj. Pli ol 80 membroj de la MOS sendis leterojn al la MOS por esprimi sian promeson al la principo de unu Ĉinio kaj oponon kontraŭ la partopreno de Tajvano en la MAS. Tio estas vera reflekto de aspiro de la internacia komunumo.

La MAS ne estas scenejo por politika spekulado de iuj. La politikigo de prisanaj demandoj fare de iuj okcidentaj landoj nur ĝenos la normalan ordon de la asembleo kaj influos la tutmondan kunlaboron en la batalo kontraŭ la pandemio. Estas tempo por fini la tiel nomatan diskuttemon pri "tajvana partopreno” en la MAS, kiu agas kontraŭ historia tendenco.

Dividu