Kial Usono plena de makuloj klaĉas kiel monda gvidanto

Henggang Publikigita: 2021-05-27 19:31:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Marde laŭ loka tempo en multaj partoj de Usono okazis eventoj por memori George Floyds, la afrik-devenan usonanon mortigitan sub perforto de blanka policano antaŭ unu jaro. Kvankam policano Derek Chauvin estis kondamnita, ankoraŭ restas la senhelpa kaj malĝoja realo: post jaro, la perforta leĝplenumo de rasa diskriminacio en Usono ne estas malpliigita, sed iugrade pli protektita. Rasismo en Usono disvastiĝas en la tuta Usono.

La usona retejo Politico lunde publikigis artikolon titolitan "La polico ankoraŭ mortigas homojn en la sama rapideco". Laŭ statistiko, usona polico ne mortigis homojn en nur ses tagoj de la komenco de 2021 ĝis la 30a de aprilo.

Estas pli malbona la perforta leĝplenumo de policanoj sur bazo de rasa diskriminacio. Laŭ statistiko de la sendependa enketo en Usono “Mapi Perforton de Policanoj”, 28% de entute 1 126 homoj, kiuj estis mortigitaj de policanoj en Usono en 2020, estas afrikdevenuloj. Tio estas multe pli alta ol 13%, proporcio de la afrik-devenuloj en la tuta populacio en Usono.

Samtempe, la procezo pri polica reformado, postulita de ĉiuj flankoj en Usono, ofte estas blokita. La leĝprojekto nomata laŭ Floyd ne estis subskribita jaron post ĝia morto, sed probable “mortos” en senfinaj diskutoj en la Senato.

Krome multaj usonaj ŝtatoj, inkluzive de Kentukio kaj Arizono, eĉ promulgis aŭ prenis rimedojn por aldoni polican potencon kaj restriki punojn por tiuj implikitoj en tumultoj, kaj pliigi polican protekton.

La profunde enradikiĝinta supereco de blankuloj, la longdaŭra konsekvenco de la jura sistemo kaj la senfarado de politikistoj estas ĉiuj interplektitaj, kio faras celon de rasa egaleco sopiritan de usonanoj malproksimen.

Ĝis hodiaŭ usonanoj ankoraŭ batalas por justeco post la genocido antaŭ cent jaroj. Lastatempe 107-jara maljunulo Viola Fletcher aperis ĉe aŭskultado en la usona kongreso. Ŝi diris, ke ŝi neniam forgesos la perforton de blankuloj dum la fuĝado en tiu tempo. La rasisma kruelaĵo antaŭ cent jaroj ankoraŭ ne akiris justan trakton kaj la novaj etnaj tragedioj konstantas en tiu lando. Kial Usono atentas tiom da aferoj pri homaj rajtoj de aliaj landoj, malsukcesante ekstermi sisteman rasismon en sia propra lando?

Dividu