Usono devas la unua akcepti internacian enketon pri serĉado de virusa origino

Henggang Publikigita: 2021-05-28 15:44:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Usona prezidento Joe Biden merkrete alvokis siajn informajn agentejojn esplori originon de la nova kronviruso, inkluzive de, ĉu la viruso venis de naturo aŭ de laboratorio, kaj koncerna respondo devas esti atingita ene de 90 tagoj. Li diris samtempe, ke Usono kaj ĝiaj partneroj urĝos Ĉinion partopreni en la internacia enketo.

Oni scias, ke la Monda Organizo pri Sano (MOS) publikigis komunan esploran raporton de la MOS kaj Ĉinio pri purado de la virusa origino en la fino de marto. Sekve, oni jam konfirmis, ke estas "preskaŭ neleble", ke la viruso venas de laboratorio. Kial registaro de Biden lastatempe reprenis ĉi tiun temon?

Kelkaj usonanoj timas pri tio, ke ili devas teni respondecon pri malsukceso de prevento kaj regado de la pandemio. Tial ili denove prenis la tezon de "virusa fluado el la laboratorio" por turni la respondon al la laboratorio en Wuhan kiel "kulpulo".

Serĉado de la origino de la viruso estas komuna tasko de la tuta mondo. En diversaj lokoj de la mondo aperis kazoj de la nova kronviruso pli frue ol kiam tiu aperis en Wuhan. Do la serĉado pri la origino devas esti plenumita en multaj lokoj kaj multaj landoj. Kiel lando kun plej severa pandemio, Usono devas aktive partopreni en ĝi. Se Usono plu konsideras la hipotezon pri virusa fluado de la laboratorio kiel fundamenton de la esploro, ĝi devas la unua akcepti la internacian enketon.

Robert Redfield, eksa estro de la usona Centro pri Prevento kaj Regado de Malsanoj, jam konfesis en marto de la pasinta jaro, ke inter la mortintoj en la gripa sezono en septembro 2019 fakte estis pacientoj infektitaj per la nova kronviruso. Kiam paciento N-ro 0 de la pandemio efektive aperis en Usono? Studo pri tiu ĉi demando estas konsiderata kiel la plej grava tasko de la tutmonda serĉado en la dua periodo.

Krome, la usona superpotenco ĉiam volas kaŝi aŭ veki grandan suspekton de ĝiaj enlandaj kaj eksterlandaj bio-laboratorioj kaj kies esploroj. La laboratorio en Fort Detrick de ŝtato Marilando estis subite fermita en julio, 2019. Baldaŭ poste, mistera "spira malsano" eksplodis en loĝkvartalo en ŝtato Virginio, nur unu horon da veturado de la laboratorio. La klinikaj simptomoj de la pacientoj tre similas al tiuj de infektitoj per la nova kronviruso. Ĉu tia okazaĵo ankaŭ ne devas esti inkluzivita en la tutmonda serĉado?

Centoj da bio-laboratorioj ekster Usono ankaŭ estas rigardataj kiel danĝeraj faktoroj. Laŭ usona ĵurnalo "USA Today", kelkcent akcidentoj pri la mortigaj mikroorganismoj okazis en usonaj laboratorioj ekde 2003. Kiujn danĝerojn tiaj laboratorioj alportis al publika sano kaj sekureco de la homaro? Ĉi tio ankaŭ estas fokuso de la tutmonda viruso-origina serĉado en la sekva periodo.

La serĉado pri virusa origino devas esti bazita sur scienco sed ne politika manipulado. Ĉiu, kiu malobservas ĉi tiun principon, estos punita. La faktoj de la pasinta jaro jam pruvis tion. Ĉu usonaj politikistoj volas denove ripeti siajn malnovajn erarojn? Kiam Usono invitos la MOS fari enketon pri virus-origino kiel Ĉinio? Usono ŝuldas respondon al la tuta mondo.

Dividu