Artifiko de Japanio konfuzi veran kaj falsan ne povas trompi mondon

Qiujieming Publikigita: 2021-05-29 17:22:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Japana ambasadorejo en Ĉinio lastatempe publikigis en sia retejo informojn pri poluita akvo de la nuklea centralo Fukushima, dirante, ke la akvo elverŝita en la maron ne estas poluita, sed la akvo traktita, kaj ke tiu rimedo respondas al la internaciaj kutimoj, kaj ankaŭ aliaj landoj, inkluzive de Ĉinio, elŝutas radioakvajn senutilaĵojn de nukleaj centraloj en la maron ĝenerale.

Alfronte la grandan nombron da kritikoj de la internacia komunumo, la japana registaro ankoraŭ persistas en sia eraro kaj ludas artifikojn per konceptoj por konfuzi la publikan opinion kaj eviti respondecon. Japanaj amaskomunikiloj kaj la publikaj dokumentoj de la registaro uzas la vortojn “nuklea kloakaĵo”, sed ĝia Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj anstataŭigis tiujn vortojn per “traktita akvo” en deklaro al la ekstera mondo. Ili intencas krei malveron, ke la grave polutita akvo de la nuklea centralo povas esti trankvile elverŝita en la maron post la traktado kiel la malvarmiga fluido forĵetita de nukleaj centraloj en diversaj landoj.

Tiu ago intence konfuzas la veran kaj la falsan. Multaj fakuloj diris, ke la kloakaĵo de la nuklea centralo Fukushima rekte tuŝis la nukleajn brulaĵojn kaj havas multajn radioaktivajn elementojn. Ĝi, kun la tre komplika konsisto, estas tute diferenca de la akvo kiel malvarmiga fluido de alilandaj nukleaj centraloj.

Iuj japanaj politikistoj multfoje diris, ke la nuklea kloakaĵo estas sekura kaj eĉ estas trinkebla. Do, kial ili mem ne trinkas ĝin ĝis nun, kaj restigas ĝin en la lando? Se la akvo havas problemojn, Japanio povos trakti ĝin per vaporigo aŭ distilado, sed kial ĝi ne faras tion? La respondo estas, ke tiu traktado kostos multe da tempo kaj mono, kaj ĝi ne estas tiel facila kiel rekta elverŝo en la maron. Sed la plano de Japanio estos grava krimo kontrala maro, la Tero kaj la homaro.

Dividu