Germana sciencisto: raporto de The Wall Street pri “tralikiĝo de Wuhan-laboratorio” havas nenian utilon por sciencaj esploroj

Xiong Linping Publikigita: 2021-05-31 18:14:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe, kiam Matthias Glaubrecht, biologia profesoro de la Esplora Centro pri Naturo en Hamburga Universitato de Germanio, estis intervjuata de germana amaskomunikilo, li diris, ke la koncerna raporto de la ĵurnalo The Wall Street pri “tralikiĝo de Wuhan-laboratorio” havas nenian utilon por sciencaj esploroj. Raporto de informa servo ĝenerale estas sekreta, kaj estas ankoraŭ ne certe, ĉu ekzistas tiu raporto aŭ ne. Krom tio la koncerna diskuto baziĝis sur “famoj”.

Parolante pri la supozo, ke homoj el Wuhan-laboratorio eble infektiĝis je la nova kronviruso, Matthias Glaubrecht opiniis, ke tio estas malfacile konfirmita. Li diris, ke eĉ en novembro de 2019 homoj el Wuhan-laboratorio malsaniĝis, kaj estas ankoraŭ ne certe, ĉu tiuj homoj infektiĝis je la nova kronviruso. La simptomoj post infektiĝo je la nova kronviruso ne estas apartaj, ĉar ĉe aliaj malsanoj aperas ankaŭ similaj simptomoj.

Li plue eksplikis, ke la rezulto de origina enketado farita de la Monda Organizaĵo pri Sano en januaro de 2021 montris, ke en novembro de 2019 neniu el Wuhan-laboratorio infektiĝis je la nova kronviruso; oni faris al ili teston de sanga antikorpo, kaj el la testo rezultis, ke neniu el ili infektiĝis je tia malsano.

Dividu