Serĉi la originon de la nova kronviruso ne toleras politikajn manovrojn

Xiong Linping Publikigita: 2021-05-31 19:50:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 74a Monda Konferenco pri Sano estas okazanta, la internacia socio ĝenerale atendas plifortigi tutmondan kontraŭpandemian kunlaboron, pli frue venki la pandemion kaj revenigi ekonomian kreskadon. Sed lastatampe iuj politikistoj kaj amaskomunikiloj senbride bruegis pri tiu falsa informo pri “tralikiĝo de Wuhan-laboratorio”, kiun scienca esploro jam pli frue neis. La tiel malnoblaj agoj estas nerespektaj al scienco, nerespondecaj pri la popola vivo, kaj despli granda detruo al la tutmonda solidareco kontraŭ la pandemio.

Serĉi la originon de la nova kronviruso estas serioza, kompleksa kaj scienca problemo, kaj iu ajn konkludo devas stari sur la bazo respekti sciencon. La esplora raporto farita de la komuna teamo de Ĉinio kaj la Monda Organizaĝo pri Sano, publikigita en la 30a de marto 2021 klare montris, ke la nova kronviruso “ekstreme neeble” infektis homojn tra laboratorio.

La 28an de majo la Monda Organizo pri Sano refoje alvokis “forigi politikigon” pri origina esplorado de la nova kronviruso kaj lasi al sciencistoj absorbiĝi en esplorado surbaze de fidindaj atestoj, alie la laboro serĉi la originon ne povos doni la respondon, kiun la tuta mondo bezonas.

Dividu