Hipokriteco de iuj usonaj politikistoj ne povas kaŝi ilian malican intencon

Xiong Linping Publikigita: 2021-05-31 20:56:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 27an de majo la usona ŝtatsekretario Antony Blinken faris deklaron pri tio, ke la leĝofara konsilio de la Honkonga Speciala Administracia Regiono pasigis per granda nombro de jesaj voĉoj la “Projekton de regularo pri plibonigo de elekta sistemo en 2021”. Li kalumnie asertis, ke “tio rigore restriktas la socian regadon, kiun honkonganoj mem volas signife partopreni, kaj la manieron, en kiu ili esprimas siajn opiniojn.”

Usono tiel agis tamen ne ekster atendo. Kiam, en ĉiu paŝo, Honkongo progresigis sian demokration, iuj usonanoj nepre elsaltis por dismeti mensogojn kaj trompojn.

Mensogo, kiam ĝi ripetiĝas mil fojojn, ankoraŭ estas mensogo. Kiel ajn per sublimaj vortoj, kiel “demokratio”, “libereco”, “homaj rajtoj”, Usono ornamis sian deklaron pri Honkongo, tamen ĝi ne povis kovri sian malican intencon reteni Ĉinion. Fakte, ju pli ĝi saltas alten, krias laŭte, des pli malkaŝiĝas ĝia konsekvenca hipokriteco. Ĝi zorgas ne pri demokratio de Honkongo kaj pri homaj rajtoj de honkonganoj, sed pri kiel interveni en aferojn de Honkongo kaj en internajn aferojn de Ĉinio.

Tra unu jaro kaj pli da unuanima klopodado de la ĉinoj Honkongo jam sin prezentas en nova ordo kaj en novaj aspektoj. Multaj honkonganoj, kiam ili akceptis intervjuadon de amaskomunikiloj, esprimis sian opinion, ke plibonigi elektan sistemon revenigis Honkongon al la komenca ideo kaj ĝusta trako de “unu lando kun du sistemoj”, kaj tio estas favoro por longtempa prospero kaj stabileco de Honkongo. Tio ja estas volo kaj deziro de la honkongaj civitanoj. Tiuj usonanoj do pli frue rezignaciu je la intencon meti malordon sur Honkongon, ĉar ilia hipokriteco ne povos trompi iun ajn homon.

Dividu