“Virusa tralikiĝo el laboratorio” estas senhonta farso politika

Xiong Linping Publikigita: 2021-06-01 17:44:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laboro serĉi virusan originon estas venenata de politiko - lastatempe en gazetara konferenco tiel diris Michael Ryan, plenumanta direktoro de urĝa programo de la Monda Organizaĵo pri Sano. Tio reprezentas vastan kritikon de la internacia komunumo al la aserto de iuj usonaj politikistoj pri “virusa tralikiĝo el laboratorio”.

Pri la politikaj manovroj de Usono la rondo de sciencistoj elmontris sian malestimon. Tiu aserto jam pli ol unu jaron frue estis komplete refutita, eĉ ankaŭ la oficejo de la usona nacia informa ĉefinspektoro tiam deklaris, ke “ĝi aprobas la komunan ideon de vasta sciencistaro: la nova kronviruso ne estis homfarite ellaborita, nek transgene sintezita.”

Iuj usonaj politikistoj kaj amaskomunikiloj verŝis malpuran akvon sur Ĉinion, ne ŝparante uzi kontraŭsciencajn rimedojn. Ili eĉ ordonis, ke informa servo faru enketon kaj donu rezulton el la enketo en 90 tagoj. Serĉi la originon de la nova kronviruso estas scienca problemo. Ĉu informaj oficistoj posedas koncernan kompetentecon por solvi la problemon? Tiuj usonaj politikistoj kaj amaskomunikiloj, spite al sia reputacio, aplikis diversajn rimedojn por bruegi pri la problemo. Post tio estas intrigoj.

La profesoro Cabana de la usona universitato Georgetown, kiam lastatempe li estis intervjuata, diris, ke se estas ia eblo en la mondo atenci la reputacion de Ĉinio, la usona registaro nepre ĉiel elserĉas ĝin. Jen tio estas la kunteksto de tiu usona agado - rigardi Ĉinion kiel la plej grandan strategian rivalon”.

Iuj usonanoj eble opiniis, ke informa servo povos ellabori tiel nomatajn atestojn en 90 tagoj. Sed mensogoj neniel povas sin kaŝi antaŭ faktoj. En la nun okazanta 74a Monda Konferenco pri Sano multlandaj reprezentantoj montris, ke Ĉinio ne nur plej frue kundividis la genovicon de la nova kronviruso, sed ankaŭ rimarkinde helpis en multaj landoj vakcinadon. Ĉinio faris grandan kontribuon por la luktado kontraŭ la pandemio.

“Virusa tralikiĝo el laboratorio” estas politika farso kaj politika manovro fare de usonaj politikistoj.

Dividu