Usono devus propravole kunlabori en enketo pri serĉado de virusa origino

Xiong Linping Publikigita: 2021-06-02 15:53:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la unua de junio la 74 Monda Konferenco pri Sano fermiĝis. Dum la konferenco iuj usonaj politikistoj ripetfoje bruis pri origino de la nova kronviruso, postulante ke Ĉinio kunlaboru kun la internacia komunumo en enketo pri la problemo, kun la intenco ĵeti malpuran akvon sur Ĉinion.

Nuntempe, en la esplorado pri la virusa origino sub la organizado de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), la parto de Ĉinio jam finiĝis. De la 14a de januaro ĝis la 10a de februaro MOS sendepende elektis 17 internaciajn specialistojn por formi komunan teamon kun ĉinaj fakuloj, kaj ili faris surlokan inspektadon en Wuhan. Surbaze de malfermo, travideblo kaj plena esplorado, MOS kaj la ĉina enketa grupo publikigis raporton fine de marto, montrante, ke la nova kronviruso “ekstreme neeble” tralikiĝis el laboratorio.

Ĉinio respektas tiun esploran rezulton pri virusa origino. Sed Usono metis sian dubon pri tio kaj daŭre nigrigis Ĉinion. Se la dubo de Usono estus starigita, do Usono devus klarigi siajn suspektojn pri la viruso kaj akcepti sendistingan enketon de la internacia komunumo pri virusa origino en sia lando.

Kial iuj usonanoj tiel viglis por misfamigi Ĉinio, sed samtempe estis surdaj al la racia postulo de ekstero fari saman enketon en Usono? Kion ili timas? Lastatempe Tom Fowdy, la brita analizisto pri politikaj kaj internaicaj rilatoj, publikigis artikolon, kiu eble donus respondon. La artikolo diris, ke jam en 1942, sub la instrukcio de la tiama usona prezidento Roosevelt, Usono komencis planon de biologia milito. Pli ol unu jaron post la eksplodo de la virusa pandemio Usono ankoraŭ tamtamis pri tralikiĝo el laboratorio. La artikolo trafe montris, ke “se neprus tiel diri, do ilia pledo baziĝus sur tia supozo: Usono mem jam faris grandnombran investon kaj uzadon en biologia milito. Oni do havas la pravigan postulon, ke Usono devas malfermi siajn laboratoriojn por akcepti enketon de la internacia komunumo.

Ni konsilas al iuj usonanoj kiel eble plej rapide ĉesigi “ludon de riproĉo”, sed, kiel Ĉinio, inviti specialistojn de MOS fari esploradon pri virusa origino. Tiel ili povus fari kontribuon por luktado kontraŭ la pandemio. Se ili tion ne faros kaj plue ludos politikajn manovrojn, tiam ili devos unue preni spegulon por zorge rigardi sin mem.

Dividu