Supozo surbaze de kulpeco de ĉina labo pri tralikiĝo de viruso montras kaŝitan intencon misfamigi Ĉinion

Yu Publikigita: 2021-06-02 15:55:16
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ŝajnas, ke iuj usonaj oficialuloj dorlotas veni al konkludo kaj poste trovi argumentojn por la konkludo en spurado de la kronvirusa origino.

Pasintjare, iuj usoniaj politikistoj diris, ke "granda nombro da pruvoj" montras, ke la nova kronviruso forkuris el ĉina laboratorio. Tamen, ilia aserto estis rifuzita de internaciaj sciencistoj kaj baldaŭ malaperis. Nun kelkaj usonaj oficialuloj kaj mediatoj provas revivigi la "teorion de tralikiĝo el laboratorio".

Sub instigo de la deziro disvastigi politikan viruson, ili supozas Ĉinion kulpa pri tralikiĝo de la viruso. La supozo facile disfalas fronte al faktoj. Kiom ajn strikte maskvestita estas la teorio, ĝi montras la usonan kaŝitan intencon misfamigi Ĉinion per la epidemio.

La "teorio de tralikiĝo el laboratorio" estas fakte senbaza. Kiam iuj usonaj oficialuloj disvastigis la ridindan teorion pasintjare, ili citis kiel "pruvon" la raporton skribitan de la unuo de Multinstitucia Kunlabora Medio en la korporacio Sierra Nevada, ĉefa entreprenisto de la usona Ministerio de Defendo.

La raporto, kiu provis atingi la konkludon de la manko de lokaj datumoj de sep poŝtelefonoj, estis mokita de datum-analizaj fakuloj kaj listigita kiel klasika negativa ekzemplo de informa analizo.

Jeffrey Lewis, direktoro de la Orient-Azia Nedisvastiga Programo en la Centro James Martin pri Nedisvastigaj Studoj, diris, ke la raporto estas plena de tute nerilataj komparoj kaj supozoj kun kaŝitaj intencoj.

La intenco de iuj usonaj oficialuloj kaj mediatoj denove prezenti la teorion certe renkontos plian fiaskon.

La usona ĵurnalo Wall Street Journal lastatempe raportis pri antaŭe nepublikigita informa raporto de Usono, provante spuri la virusan originon al ĉina laboratorio denove.

La raporto, kiu baziĝas sur malprecizaj informoj kaj onidiroj, iel fariĝas "nerefutebla pruvo" sub la malica instigo de iuj usonaj oficialuloj, kio estas vere ridinda. La usona "supozo surbaze de kulpeco" en spurado de la kronvirusa origino ne povas esti kontraŭstara al scienco.

Dividu