Spurado de kronvirusa origino bezonas respekti sciencon

Yu Publikigita: 2021-06-03 15:44:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Estas komuna saĝo lasi malfacilajn laborojn al la profesiuloj. Tamen iuj usonaj politikistoj kaj amaskomunikiloj agas kiel stirantoj sur malantaŭaj sidoj pri spurado de la kronvirusa origino, serioza kaj komplika scienca demando, provante interveni en la procezon per politikaj antaŭjuĝoj kaj distordi faktojn per mensogoj fabrikitaj por politikaj konspiroj.

Usona, kiu estas scienca potenco, elektas stari sur la kontraŭa flanko de scienco kaj senhonte vendas la tiel nomatan "teorion pri tralikiĝo el laboratorio". Tia ridinda praktiko serioze malhelpis internacian kunlaboron pri spurado de la kronvirusa origino, venenas tutmondan kontraŭ-pandeman kunlaboron, kaj subfosas la komunajn interesojn de la tuta homaro.

Spurado de la kronvirusa origino estas grava, komplika kaj ofendiĝema, kiu devas esti manipulata en profesia, senpartia kaj konstruema maniero. Ĝi devas esti farita laŭ scienco kaj gvidata de la Monda Organizo pri Sano (MOS), surbaze de tutmondaj studoj kaj esploroj de sciencistoj kaj kuracistoj. Ĝi devas esti libera de politika interveno, respekti la suverenan egalecon de nacioj kaj eviti supozon de kulpo. Ĉiuj landoj strikte rilataj al la viruso devas esti kovritaj de surlokaj misioj. La tuta procezo devas esti publika, travidebla, objektiva kaj racia.

La celo de origin-spurado estas helpi la mondon pli bone kompreni ĉi tiun specon de viruso kaj pli efike trakti gravajn infektajn malsanojn en la estonteco, kaj la klopodoj levos la kapablon de la sistemo de la UN plenumi la mandaton, plifortigos internacian solidarecon kaj kunlaboron, kaj plibonigos la sistemon kaj kapablon pri tutmonda regado en la kampo de publika sano.

Respektante faktojn kaj sciencon, Ĉinio fariĝis la unua lando por efektivigo de komuna esploro pri la kronvirusa origino kun la MOS, montrante sian sintenon per konkretaj agoj. La du flankoj kune ellaboris la ĉinan parton de la tutmonda plano pri scienca kunlaboro pri spurado de la kronvirusa origino.

Dividu