Ĉu iuj usonaj politikistoj nepre kontraŭas al la homaro

Lucia Publikigita: 2021-06-03 16:24:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe iuj usonaj politikistoj, per la problemo serĉi la originon de la nova kronviruso, intencis kulpigi Ĉinion. Ili eĉ instrukciis al la usona informa servo fari enketadon de virusa origino. Tio suferis vastan kondamnon de la tuta mondo.

Homoj, kiuj havas plej malgrandan ombron da elementaj scioj, scias, ke por serĉi virusan originon oni devas akiri respondon de scienco kaj de sciencistoj, sed ne de la usona informa servo, kiu estas lerta en fabrikado de falsaĵoj. Ili imputis al Ĉinio la respondecon malsukcesi en la luktado kontraŭ la pandemio kaj entreprenis politikan farson por reteni Ĉinion. Tio evidente estas treti sciencon kaj indiferenta por la vivo. Ĉu ili nepre kontraŭas al la homaro?

Kial fari serĉadon de virusa origino? Tio estas nete scienca problemo. La celo estas, surbaze de faktoj kaj respekto de scienco, disvolvi internacian kunlaboron, serĉi virusan originon, kompreni la mekanismon de virusa propagado, solidigi kaj ripari la “defendan reton” de la homa sano, kaj fine pli bone respondi al katastrofa pandemio neatendita en la futuro.

Por starigi sciencecon kaj aŭtoritatecon en la serĉado de virusa origino, estas necese por la internacia komunumo subteni, ke la Monda Organizo pri Sano gvidu la serĉadon kaj liveru al sciencistoj oportunecon, por ke ili senĝene faru profesian laboron. Devas esti akcente, ke la enketado de virusa origino estu, egale kaj sendistinge, farata en multaj landoj kaj lokoj.

Estis Ĉinio, kiu plej frue raportis la pandemion al MOS, kaj kiu kelkfoje invitis specialistojn de MOS fari esploradon por la origino. Fine de marto la grupo konsistanta el fakuloj de MOS kaj Ĉinio publikigis raporton, montrante, ke la nova kronviruso “ekstreme neeble” tralikiĝis el laboratorio.

Ni lasu sciencon al scienco, kaj ni lasu al fakuloj fari fakajn aferojn. Tio devas esti baza sinteno kontraŭ la pandemio. Serĉado de virusa origino estas scienca problemo, sed ne “ludo de riproĉoj”. Tiuj usonaj politikistoj, kiuj por siaj interesoj faras politikajn manovrojn, finfine estos punitaj de scienco.

Dividu