Spurado de kronvirusa origino ne toleras politikan manipuladon

Yu Publikigita: 2021-06-04 14:49:21
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Blanka Domo ĵus publikigis tiel nomatan deklaron pri la enketo de la novkronvirusa origino. En la deklaro konsistanta el pli ol 300 vortoj, "Informa Komunumo" estas menciita ses fojojn, sed estas neniu spuro de "scienco".

La tiel nomata deklaro signalis unu punkton, ke Usono provas fari spuradon de la kronvirusa origino la afero de la Centra Informa Agentejo.

Iuj politikistoj desapontiĝis, ĉar la tiel nomata "teorio pri tralikiĝo el laboratorio" estis rifuzita de la Monda Organizo pri Sano (MOS) kaj la Internacia Scienca Komunumo. Tial ili metas la esperon sur la informan komunumon, intencante respondi al scienca demando per politikaj rimedoj, tiel ke ili povas plu kulpigi Ĉinion. Ili preferas kredi la tiel nomatan informan raporton, kiu estas nek profesia nek travidebla, ol fidi aŭtoritatan kaj objektivan esplorrezulton. Kiel absurda estas tio!

Tio ne estis la unua fojo, ke la usona informa komunumo faris mensogon. En 2003, la Centra Informa Agentejo akuzis Irakon, ke ĝi kreis amasdetruajn armilojn kaj fajrigis flamojn de milito en la senkulpa lando. Sekve de tio multaj civiluloj mortis kaj familioj disfalis. Tamen, faktoj pruvis, ke la tiel nomata informo estis fabrikita de Usono, kaj la tiel nomataj pruvoj estis nur botelo da deterganto.

Krome, Vaŝingtono ankaŭ lanĉis aeratakojn en Sirio, dirante, ke la rilata informo montris, ke la siria registaro uzis kemiajn armilojn. Sed la fakto estis, ke la Siria Civila Defendo, sponsorita de Usono kaj Okcidento, falsis videaĵon pri kemia atako en Sirio.

Usonaj informaj organizoj estas tute malmoralaj. Usona eksa ŝtatsekretario Mike Pompeo, kiu iam funkciis kiel la direktoro de la Centra Informa Agentejo, malkaŝis la internan historion de usonaj informaj agentejoj, dirante, "Ni mensogis, ni trompis, ni ŝtelis. Ni havis tutajn trejnajn kursojn. Tio memorigas vin pri la gloro de la usona eksperimento."

Hodiaŭ, Usono faras spuradon de la kronvirusa origino la afero de la Centra Informa Agentejo, kaj iuj usonaj politikistoj nur provas kalumnii aliajn landojn. Ili kredas, ke tia cerbolavado povas kredigi al homoj la tiel nomatan "teorion pri tralikiĝo el laboratorio" kaj misfamigi Ĉinion, sed ili subtaksis la inteligentecon de homoj.

Origin-spurado devas esti farita de sciencistoj, sed ne informaj agentejoj. Ĝi devas persisti en justeco, sed ne supozo de kulpo. Ĝi devas serĉi kunlaboron, sed ne konfrontiĝon.

Dividu