Artifiko de iuj usonaj politikistoj kulpigi Ĉinion estas klara kiel tago

Xiong Linping Publikigita: 2021-06-04 15:16:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Por reveni al la kronvirusa origino Usono lastatempe levis novan ondon de bruado. Usonaj “aktoroj”, kiel amaskomunikiloj, politikistoj kaj eĉ informa servo, ŝminkis sin kaj suriris scenejon, eĥante unu la alian, por refoje prezenti farson misfamigi Ĉinion.

Tiuj aktoroj vere ne ŝparis sian penadon, sed bedaŭrinde la intrigo estis malbona kaj ridinda. Apenaŭ ili sin montris, alŝvebis ia kliŝa artifiko ŝajne iam konata: unue, la ĵurnalo The Wall Street, tuj antaŭ la malfermiĝo de la Monda Konferenco pri Sano, aperigis tekston, asertante ke ili ricevis sekretan informon; poste, kelkaj usonaj amaskomunikiloj aperis por brui pri la famo; kaj fine (sed ne laste) usonaj politikistoj tuj sekvis kaj, kun preteksto de “publika premo”, instrukciis al informa servo fari enketadon. Nu, prezentiĝis farso kaŝe intencita misfamigi Ĉinion.

Sama artifiko, sama intrigo. Pri tio la ekstero ne fremdas. Ekzemple pri la problemo de Xinjiang Usono havis tian saman “ĉenon de mensogoj”: tielnomataj pensfabrikaj fakuloj ellaboris raporton, amaskomunikiloj aperis por tamtami pri ĝi, kaj politikistoj elbuŝigis minacajn voĉojn. Malsamas nur ke la alterno de aktoroj dependas de situacio.

Por sukcese doni al Ĉinio solidan kulpigon, Usono bezonas tielnomatajn atestojn, same kiel ke la usona registaro sugestis al sia informa servo elfosi “unu flakonon da lesivo” tuj antaŭ la iraka milito. Tiaj politikistoj nun denove elpaŝis sur prezentejo.

Informa servo, sed ne scienca institucio, faras sciencan enketon, kiu estis eĉ postulita plenumiĝi en 90 tagoj. Ĉu tio ne estas ekstreme absurda? La usona eksa ŝtatsekretario iam diris famajn vortojn: “Ni mensogas, ni trompas, ni ŝtelas. Tio ja estas la gloro kiu senĉese inspiras al Usono esti esplorema kaj entreprenema.”

Ĉe la problemo de originado de la nova kronviruso iuj usonanoj, spite mankojn de atestoj kaj riproĉojn de amasoj, obstine miskulpigas Ĉinion per politikaj manovroj. Ĉu en tio ekzistus ia digno de la sola superpotenco en la mondo? Entute ĝi rivelas sian ferocan muzelon.

Farso estas farso, kiu neniel povos levi ondojn, nek trompi la mondon. Ne malmultaj analizistoj diris, ke usonaj politikistoj lasis al informa servo konduki enketadon estas encerte “kontraŭa al scienco”.

Dividu