Sinjoro Blinken, bonvolu stari kun la usona popolo

Lucia Publikigita: 2021-06-04 23:21:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vendrede, usona ŝtata sekretario Antony Blinken prezentis deklaron pri la situacio de homaj rajtoj en Honkongo, asertante ke li "staru kune" kun la ĉina popolo. Vere ironie! Sinjoro Blinken, ne forgesu ke ĝis nun pli ol 600 000 usonanoj mortis pro la kronvirusa malsano. Kial vi ne zorgas pri la homaj rajtoj de la usona popolo? Honkongo estas speciala administracia regiono de Ĉinio, kaj la situacio de ĝiaj homaj rajtoj ne bezonas zorgon de usonaj politikistoj.

Ĉu la stato de homaj rajtoj estas bona aŭ ne bona, tion nur la civitanoj povas decidi. Ekde la jaro 1997, kiam Honkongo revenis al la patrolando, la homaj rajtoj de honkonganoj estas plene protektataj de la Hongkonga Baza Leĝo kaj aliaj leĝoj. Precipe ekde la pasinta jaro, en kiu plenumiĝis la Honkonga Nacia Sekureca Leĝo, la honkonga socio liberiĝis de la malordo, kaj sur la vizaĝoj de hongkongaj homoj denove aperis tiaj ridetoj, kiajn ili antaŭe havis. Ili ne plu timas "nigran perforton". Speciale post kiam la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio, la Nacia Popola Kongreso (NPK), adoptis decidon pri plibonigo de la elekta sistemo de la Honkonga Spaciala Administracia Regiono (HSAR) por certigi "regadon de patriotoj super Honkongo”, la politika partopreno de civitanoj de Honkongo plue leviĝis, kaj iliaj rajtoj kaj libereco estas pli bone protektataj.

Sed bedaŭrinde, iuj usonaj politikistoj fermis siajn okulojn al tio, plurfoje enmiksiĝante en internajn aferojn de Honkongo kaj en internajn aferojn de Ĉinio sub la ŝajno de "homaj rajtoj" kaj "demokratio". Tiuj “defendantoj de homaj rajtoj” tamen estas indiferentaj pri malbonaj notoj de homaj rajtoj en sia lando. Kian kvalifikon ili havas kritiki la situacion de homaj rajtoj en alia lando.

Honkongaj aferoj estas internaj aferoj de Ĉinio, usonaj politikistoj ne havas rajton aranĝi ilin. Sinjoro Blinken, ni ne bonvenigas vin stari kune kun honkonganoj. Se vi havas liberan tempon, uzu ĝin por certigi la sanon kaj sekurecon de viaj civitanoj. Nu, lasu vin libera de aferoj kiuj vin ne koncernas.

Dividu