Iuj usonaj oficialuloj plu disvastigas “politikan viruson” tra la mondo

Qiujieming Publikigita: 2021-06-05 16:15:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Malgraŭ Usono prezentas malbone en la tutmonda batalo kontraŭ la novkronviruso, iuj usonaj oficialuloj ankoraŭ fabrikas akuzon kontraŭ Ĉinio per la demando pri spurado de la kronvirusa origino kaj disvastigas la “politikan viruson” tra la mondo. Tio reflektas la “usonan hegemonion”, kiu grave influos la tutmondan batalon kontraŭ la epidemio eĉ la internacian ordon.

Kvankam la kuranta usona registaro revenis al la Monda Organizo pri Sano (MOS) kaj propagandis “multflankismon”, ili malakceptis la konkludon de esplorado de la MOS en Ĉinio pri la spurado de la kronvirusa origino, eĉ faris supozon surbaze de kulpeco per informa servo. Tio montras, ke iuj usonaj oficialuloj donas nenian atenton al vero kaj vivoj. Ili nur intencas aldoni la ĵetonojn por subpremi Ĉinion.

Fakte, Ĉinio ludis gravan rolon en la batalo kontraŭ epidemio. Ĝis nun, Ĉinio jam liveris 2 miliardojn da usonaj dolaroj al evoluantaj landoj influtiaj per la epidmeio kaj subtenis pli ol 150 landojn kaj 13 internaciajn organizojn kun helpoj de materialoj. Precipe, Ĉinio provizis pli ol 350 milionojn da dozoj de kronvirusaj vakcinoj al la mondo, akcelante la atingeblecon kaj kostelporteblecon de vakcino. Usono ignoris la petojn de evoluantj landoj sed malhonoris Ĉinion, kio grave malobservas la internacian moralon.

Usono ne havas la kuraĝon inviti la MOS por esplori la spuradon de la kronvirusa origino, sed akuzis Ĉinion, kiu jam invitis la MOS por esploro, pro malhelpo de esploro. Tio ebligas al la mondo klare vidi, ke la “multflankismo” adresita de iuj usonaj politikistoj ne havas efektivan valoron, kaj la kerno “usona hegemonio” neniam ŝanĝiĝas.

Dividu