S-ro Blinken, bonvolu respondi la postulon de retanoj liberigi Assange

Ĝoja Publikigita: 2021-06-06 16:42:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 4-an de junio laŭ la loka tempo usona ŝtata sekretario Antony Blinken publikigis artikolon sur paĝo de Twitter kaj metis la absurdan postulon, ke ĉina honkonga polico liberigu personojn arestitajn tiutage, kiuj partoprenis en kontraŭleĝa kunveno. Respondis retanoj sub lia artikolo alvokante, ke la usona flanko liberigu personojn, kiuj estis arestitaj kaj akuzitaj pro malkovro de skandaloj de la usona registaro kaj retiru sian peticion pri ekstradicio de Julian Paul Assange, fondinto de la retejo Wiki Leaks.

Blinken arbitre intervenis en laŭleĝan agon de la honkonga polico kaj ŝminkis krimojn de kontraŭleĝaj krimuloj, tamen evitis la multjaran postulon de okcidentaj retanoj liberigi Assange, ignorante la fakton, ke estas vera la enhavo de dokumentoj malkovritaj de Assange. Tiu ĉi ludo de “du normoj” en leĝplenumado hontigis la "leĝadministran landon", Usonon, pri kiu iuj usonanoj fieras.

En 2010 la retejo Wiki Leaks publikigis nombron da sekretaj dokumentoj de la usona registaro pri la Afgana Milito kaj la Iraka Milito, inkluzive de bombado kontraŭ popolanoj kaj aplikado de kruelega torturo. Tio skuis la mondon. Poste Assange publikigis ankaŭ serion da skandaloj de la usona registaro, tial li fariĝis "la dorno en la okulo" de la usona registaro kaj estis akuzita pri 18 krimoj. Junie de 2012 Assange devigite petis politikan protekton de la ekvadora ambasadorejo en Londono. Aprile de 2014 li estis transsendita de la ambasadorejo al la brita flanko. Sekve Usono sendis la peticion pri ekstradicio. Januare de 2021 la brita flanko rifuzis la peticion per kialo de sanstato. Pri tio Usono esprimis "grandan malesperon" kaj decidis fari apelacion.

Multaj personoj pri homaj rajtoj kritikis, ke la ago de la usona registaro al Assange "batis demokration". Januare de la kuranta jaro ĉe la pordo de brita tribunalo, kiu juĝas la kazon de ekstradicio de Assange, homoj kriis "Libereco! Libereco!" postulante tuj liberigi Assange.

Ĉu Blinken kaj aliaj similaj sinjoroj ne aŭdis la alvokon? S-ro Blinken, bonvolu ne plu zorgi pri aferoj de Honkongo, fora dekmilojn da kilometroj, unue respondu la postulon de retanoj pri la afero de Assange.

Dividu