Usonaj raportoj misgvidaj pri spurado de kronvirusa origino malutilas usonan kredindecon

Yu Publikigita: 2021-06-07 14:20:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La tiel nomata "teorio pri tralikiĝo el laboratorio" lastatempe fabrikita de Usono estas senbaza. Ĝi sekvis la saman malnovan artifikon, en kiu iuj amaskomunikiloj publikigis antaŭjuĝajn raportojn kaj poste iuj politikistoj prilaboris ilin.

Tamen, tia "komedia duopo", kiu estis ofte enscenigita, plue malkaŝis la malbelan intencon de la Blanka Domo pri politikigo de la pandemio kaj hontosignado de aliaj landoj.

Raporto de la ĵurnalo Wall Street Journal publikigita la 23an de majo estas kulpa pri la revivigo de "teorio pri tralikiĝo el laboratorio". La raporto prenas "antaŭe ne-publikigitan usonan informan raporton" kiel sian solan fonton kaj temas pri "spionado", instigante la legantojn kulpigi Ĉinion pri “tralikiĝo el laboratorio”. Tamen, ĝi liveras neniun fakton kaj uzas abundon da necertaj deklaroj, kiuj montris mankon de fido al ĝiaj argumentoj.

La ĵurnalo The Wall Street Journal diras, ke ĝi liveras faktojn, datumojn kaj informojn - ne asertojn aŭ opiniojn. Tamen, la supre menciita raporto estas nek objektiva nek senpartia, kaj nur malutilas kredindecon de Usono.

La tiel nomata "teorio pri tralikiĝo el laboratorio" jam estis rifuzita de sciencaj esploroj. Ĉu la ĵurnalo the Wall Street Journal vere kredas, ke informa raporto pri nekonata origino povus renversi sciencajn studojn? Kie ĝi ricevis ĉi tiun "antaŭe ne-publikigitan informan raporton"? Ĉu la raporto estas "ekskluziva" aŭ "adaptita"? Ĉu la ĵuranlo kontrolis ĝin?

Unu el la aŭtoroj de la raporto Michael Gordon estas vere unu el iuj konataj de usonaj amaskomunikiloj pro fabrikado de rakontoj. Estis li, kiu faris la sensacion, ke Irako provas akiri nukleajn armilojn, en septembro 2002, kiam li laboris por la ĵurnalo The New York Times, kio poste fariĝis kialo de la Blanka Domo por lanĉi militon kontraŭ Irako. Tamen, tio estis finfine pruvita, ke la kialo estis granda mensogo.

Dividu