En artikolo konsiliano de EŬER kritikis, ke egoisma agado de la okcidento reduktis efikon de monda batalo kontraŭ epidemio

Ĝoja Publikigita: 2021-06-07 15:44:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 28-an de majo en retejo de Eŭropa Konsilio pri Eksteraj Rilatoj publikiĝis artikolo de membro de la konsilio David McNair, titolita KOVIM-19: La 21-jarcenta momento de Chernobyl (Covid-19: The twenty-first century’s Chernobyl moment). La artikolo diras, ke dum la krizoj la peceta naturo de interkonsento de Usono kaj Eŭropa Unio kun la resta mondo ne kontentigas la promeson nunan bezonatan. Kvankam la frazo "Neniu estas sekura ĝis ĉiuj estas sekuraj" eliĝis el lipoj de multaj gvidantoj, tamen iliaj agoj fakte plimalbonigis neegalecon kaj reduktis efektivecon de reago kontraŭ la pandemio.

La artikolo diras, ke en la tuta jaro 2020 malaperis ĝenerale Grupo 7 sub gvidado de Usono kaj la registaro de Trump aktive blokis internacian ekonomian apogon en la formo de specialaj monretiraj rajtoj de la Internacia Mona Fonduso. Kaj la Internacia Mona Fonduso larĝigis sian bilancon kaj duobligis kanalojn ricevi urĝajn fondusojn por membrolandoj. Sed la Monda Banko malrapidigis paŝojn, kaj reprenitaj ŝuldoj el landoj kun malaltaj enspezoj superis apogojn liveritajn por respondi krizojn en kelkaj monatoj post krizoj.

La artikolo montras, ke en la mondo registaroj pagis pli ol 80 miliardojn da usonaj dolaroj por disvolvado de vakcino. Tamen teknika baro estis anstataŭita de neegaleca baro. 80% de vakcino estis uzataj en landoj kun altaj enspezoj kaj mez-altaj enspezoj, nur 0.4% de vakcino estis uzata en landoj kun malaltaj enspezoj. Riĉaj landoj konservas vakcinon, kies stoko estas je 1,3 miliardoj da dozoj pli ol la bazonata kvanto. Kaj la Eŭropa Unio konservis aldonajn 1,8 miliardoj da dozoj maje de 2021.

Samtempe kun tio aperis surpriza neegaleco dum monda disvastigo de vakcino. Kiam Usono jam vakciniis duonon de sia popolo kaj konsideras vakcini infanojn. Sed en Afriko eĉ prisanaj laborantoj ĉe la fronto, aĝuloj kaj debilaj personoj probable atendas vakcinon ĝis 2022.

La artikolo ankaŭ citas vortojn de John Nkengasong, ĉefo de Afrika Centro pri Regado de Malsanoj, por mediatoj, "Ni memoros ne nur altajn voĉojn de tiuj, kiuj ne subtenas nin, sed ankaŭ la silenton de niaj amikoj en la batalo." Kvanto de vakcino eksportita de Ĉinio superis la totalon de vakcino eksportita de ĉiuj aliaj landoj.

Dividu