Usono kiel “monda gvidanto” devas unua fari efektivajn agojn en vakcina helpo

Yu Publikigita: 2021-06-09 14:12:27
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Nun riĉaj landoj jam inokulis proksimume 44% de kronvirusaj vakcinoj de la mondo, dum malriĉaj landoj uzis nur 0,4% de la vakcinoj,” diris Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (MOS) en gazetara konferenco lunde. Li aldonis, ke iuj landoj promesis dividi siajn vakcinojn kun aliaj, kaj la MOS atendas, ke ili plenumu siajn promesojn en junio kaj julio.

Li ne rekte menciis Usonon, tamen ĝi devas preni sian sidlokon. La usona registaro lastatempe promesis ekspedi 80 milionojn da vakcinaj dozoj al aliaj landoj antaŭ la fino de junio. Tamen, la mondo ankoraŭ ne vidis ĝiajn konkretajn agojn. Ĉu tio estas plia politika ludo? Ĉiuj partioj havas multajn dubojn pri ĉi tio. Oni scias, ke ankaŭ la lasta usona registaro promesis liveri kontraŭepidemian monhelpon de 100 milionoj da usonaj dolaroj al Ĉinio kaj aliaj evoluantaj landoj, sed estis neniu rezulto.

Estas evidente, ke la buŝa promeso de Vaŝingtono estas ne por bonfaro, sed por privataj profitoj. Multaj analizantoj atentigis, ke Usono fanfaronis pri vakcina helpo, tamen ĝi estas necerta pri multaj defioj dum ekspedo de la 80 milionoj da vakcinaj dozoj, inkluzive de reglamentado kaj diplomatio. Usonaj amaskomunikiloj lamentis, ke Usono "ekspedis neniun dozon da vakcino ĝis nun”. Tiuj landoj kaj regionoj, kiuj atendas vakcinojn el Usono, ankoraŭ metas esperon sur Usonon.

Kontraste kun Usono, ĝis nun Ĉinio liveris vakcinan helpon al pli ol 80 evoluantaj landoj en urĝa bezono, eksportis vakcinojn al pli ol 40 landoj, kaj disponigis al la mondo pli ol 350 milionojn da vakcinaj dozoj. La malajzia ĵurnalo Nanyang Siang Pau komentis, ke Ĉinio "protektas la vivsekurecon per efektivaj agoj”.

Dividu