Kaprica Usono antaŭ usona-rusa pintkunveno

Yu Publikigita: 2021-06-09 15:19:33
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Rusa kaj usona gvidantoj renkontiĝos en Svisio post unu semajno. La renkontiĝo kiel la unua inter gvidantoj de la du landoj ekde 2019 vekis grandan atenton de la mondo.

Por ĉi tiu renkontiĝo, usona prezidento Joe Biden ŝajnas esti aparte atentema. Ekde aprilo, li kelkfoje sendis inviton, dirante, ke la komunikado inter Usono kaj Rusio estas tre grava. Lastatempe, antaŭ sia eŭropa vojaĝo, Biden publikigis artikolon en la ĵunralo The Washington Post por enkonduki sian itineron kaj celojn.

En la artikolo, li denove eksplikis sian "emfazon" pri la rilatoj inter la du landoj: Usono ne serĉas konflikton, sed pretas starigi stabilajn rilatojn kun Rusio, kaj kunlaboros kun Rusio pri armila regado kaj strategia stabileco .

Usono ĉiam parolis pri la rilatoj kun Rusio, sed ĝi kaŝis veran intencon. Du semajnojn antaŭ la pintkunveno, Biden subite menciis en prelego, ke Usono ne estos indiferenta pri la demando de homaj rajtoj en Rusio. Krom minaco, la nova usona registaro kelkfoje anoncis sankciojn kontraŭ Rusio.

Ĝenerale dirite, antaŭ sia renkontiĝo, gvidantoj de potencoj devas konservi bazan reciprokan respekton kaj montri bonvolon unu al la alia. Tamen, la usona rutino al Rusio estas intensigi subfosadon sub la ŝildo de renkontiĝo.

Sed Putin bone komprenas la usonan taktikon. Li diris, ke li ne atendas iun ajn esencan rezulton de la rusa-usona pintkunveno. Poste, ankaŭ Dmitri Medvedev, vicprezidanto de la Sekureca Konsilio de la Rusa Federacio, avertis, ke la malboniĝo de rusa-usonaj rilatoj superis tiun en la plej severa periodo.

Dividu