Usono kreas al si obstaklojn per malhelpo al Ĉinio

Yu Publikigita: 2021-06-10 13:46:52
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 8an de junio la usona Senato adoptis “la Usonan Akton pri Novigo kaj Konkurenco de 2021”. La leĝprojekto, plena de ideologia antaŭjuĝo kaj puŝata per malvarm-milita pensmaniero, makulas kaj kalumnias disvolvan vojon kaj eksterlandajn kaj enlandajn politikojn de Ĉinio, intervenas en la internajn aferojn de Ĉinio kaj intencas reteni la disvolviĝon de Ĉinio sub la flago de "novigo kaj konkurenco".

Iuj usonaj politikistoj rigardas la leĝprojekton kiel "panaceon" por la protekto de usona hegemonio, sed tio efektive estas trinki venenon por kvietigi soifon. Multaj analizantoj rimarkigis, ke ĉiuj supozoj en la leĝprojekto ne tuŝis la kernajn problemojn de Usono, tial ĝi ne povas solvi la nunan krizon alfrontatan de Usono. Male, ju pli ili misfamigas Ĉinion per tiel nomata “ĉina minaco”, des pli montriĝas ilia senkapableco kaj intenco turni kulpon al aliaj landoj.

Ĉu iuj usonanoj forgesis, ke en multaj altnivelaj teknologiaj kampoj en la pasintaj jardekoj, la usona praktiko de subpremado kaj ekskluzivo ne nur ne povis atingi siajn celojn, sed ankaŭ instigis al Ĉinio atingi rimarkindajn rezultojn en iuj kampoj. La luna sondilo Chang'e, konstruado de kosmostacio, surmarsiĝo de sondilo ktp. Serio da ĉinaj spacialaj atingoj estas la plej bona pruvo. Hodiaŭ Ĉinio havas grandskalan produktan kaj konsuman merkaton, kaj riĉajn homajn resursojn, kiuj donas favorajn kondiĉojn por ke Ĉinio persistu sur la vojo de sendependa novigo en scienca kaj teknologia disvolvado. La lastatempa komento de la retejo Russia Today atentigas, ke la usona malpermeso al investo en ĉinaj kompanioj nur plifortigos Ĉinion.

Fakte, la ĉina disvolvado neniam celas anstataŭi Usonon, sed estas havigi al la ĉina popolo pli feliĉan kaj pli bonan vivon. Ĉinio bonvenigas sanan konkurencon surbaze de egaleco kaj justeco, sed ne akceptas malican konkurencon de reciproka atako, nek permesas al iu ajn senigi ĝin je la rajto pri justa disvolviĝo.

Dividu