Nova leĝo reflektas decidon de Ĉinio pri opono kontraŭ hegemonio

Yu Publikigita: 2021-06-11 15:13:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinaj leĝdonantoj ĵaŭde voĉdone adoptis la leĝon pri opono kontraŭ fremdlandaj sankcioj en la 29a sesio de la Konstanta Komitato de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK), la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio. La nova leĝo riĉigos ĉinan "ilaron" por opono kontraŭ sankcioj, interveno kaj longbraka jurisdikcio kaj pli efike protektos suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn de la nacio kaj ankaŭ internaciajn egalecon kaj justecon.

La malnova ĉina popoldiro "trakti tiujn tiel, kiel tiuj traktas nin" estas taŭga por klarigo de la kialo de tiu ĉi leĝdono. Dum kelka tempo, iuj okcidentaj landoj, surbaze de la komploto subpremi kaj malhelpi Ĉinion, profitis de demandoj ligitaj al Xinjiang kaj Honkongo por trudi tiel nomatajn sankciojn al koncernaj ŝtataj organoj kaj individuoj de Ĉinio laŭ siaj enlandaj leĝoj. Ĉi tiu ago de longbraka jurisdikcio krude intervenas en la internajn aferojn de Ĉinio, malobservas internacian leĝon kaj la bazajn normojn regantajn internaciajn rilatojn kaj havas severan influon sur la internacian sistemon kun la UN kiel la kerno.

Fakte, la leĝo pri fremdlandaj sankcioj ne nur baziĝas sur ĉinaj propraj praktikoj de kontraŭrimedoj, sed ankaŭ rilatas al la praktikoj de aliaj landoj. Ekzemple, por kontraŭbati usonajn sankciojn, la Eŭropa Unio aprobis la Statuton Kontraŭ Blokado jam en 1996. Laŭ ĉi tiu leĝo, se la usonaj sankcioj kontraŭ aliaj landoj influas entreprenojn de la EU, ĉi-lasta ne bezonas plenumi la koncernajn sankciojn kaj ankaŭ povas postuli rilatajn perdojn. Ankaŭ Rusio adoptis koncernajn leĝojn kontraŭ sankcioj en junio 2018 por protekti la rajtojn kaj interesojn de la lando kaj ĝiaj civitanoj kontraŭ neamikaj agoj de Usono kaj aliaj landoj.

Estas menciinde, ke la efektivigo de la ĉinaj kontraŭrimedoj celas entojn kaj individuojn, kiuj krude intervenas en la internajn aferojn de Ĉinio, misfamigas kaj subpremas Ĉinion, kaj ne influas la merkatajn entojn kaj ordinarajn homojn, kiuj obeas ĉinajn leĝojn. Estas firma kaj konsekvenca la decido de Ĉinio persisti en la poliotiko pri reformo kaj malfermo kaj krei komercan medion orientitan al merkato, jurŝtatan kaj internacian.

Dividu