Usono devas honti pri sia terura fenomeno de infanlaboristoj

Yu Publikigita: 2021-06-12 15:36:39
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ la Monda Tago Kontraŭ Infana Laboro, kiu falas en la 12an de junio, la Internacia Labor-Organizo kaj la Infana Fonduso de la UN publikigis raporton, kiu montras, ke la nombro de infanlaboristoj en 2021 resaltis por la unua fojo en 20 jaroj. Samtempe, en la virtuala kunveno de la 109a Internacia Konferenco pri Laboro en Ĝenevo, la deviga laboro kaj infana laboro en Usono estis vaste kritikitaj de la partoprenantoj. Multaj analizistoj opiniis, ke la usona flanko devas respondeci pri la severiĝo de la tutmonda demando pri infana laboro.

Fenomeno de infana laboro en Usono estas terura. Lastatempe, la fotoj faritaj de usona fotisto Lewis W. Hine pri infana laboro en Usono antaŭ pli ol 100 jaroj denove vekis atenton de la publiko. De danĝeraj minejoj al tabakaj bienoj, usonaj infanlaboristoj vivis mizeran vivon. La plej juna el ili aĝis nur tri jarojn. Laŭ la statistikoj de koncernaj institucioj, restas ĉirkaŭ 500 mil infanoj okupiĝantaj pri agrikultura laboro en Usono, kaj la dungado de infanoj estas tre populara en la tabaka industrio. La ĵurnalo The Washington Post raportis, ke inter 2003 kaj 2016, entute 452 infanoj mortis pro laborakcidentoj en Usono, kaj 237 el ili mortis en agrikulturaj akcidentoj. Kial usonaj politikistoj, kiuj ĉiam pretendas esti "defendantoj de homaj rajtoj", evitas mencii ĉi tiujn kruelajn historiajn faktojn kaj malvarmajn ciferojn?

La sufero de infanoj estas nur la pinto de la glacimonto de sistema atenco al homaj rajtoj en Usono. Donitaĵoj de koncernaj institucioj montras, ke 100 mil homoj estas venditaj el aliaj landoj al Usono ĉiujare por okupiĝo pri deviga laboro. En la pasintaj kvin jaroj, ĉiuj 50 ŝtatoj kaj la Kolumbia Distrikto en Usono raportis kazojn de deviga laboro kaj finegoco de homoj.

Kalumnii aliajn landojn ne povas solvi demandojn de Usono. Iuj usonaj politikistoj devas pensi kiel pagi siajn "ŝuldojn de homaj rajtoj", kiel efektivigi la Internacian Labor-Konvencion, kiel solvi la demandon de deviga laboro, kaj kiel protekti la legitimajn rajtojn kaj interesojn de la usona popolo. Estas tempo, ke la "lumturo de homaj rajtoj" sin prilumu!

Dividu