Komuna prospero: esploro kaj senprecedenca praktiko

Yu Publikigita: 2021-06-13 15:42:21
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La centraj aŭtoritatoj de Ĉinio ĵaŭde publikigis gvidlinion pri konstruado de la orienta provinco Zhejiang en demonstran zonon por realigo de komuna prospero. La kamaradoj en Zhejiang surŝultrigos la gloran mision kaj montros la ĉefan respondecon kaj spiriton kiel pioniroj.

Komuna prospero estas la substanca postulo de socialismo kaj la komuna atendo de la popolo. De posta la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), la Centra Komitato de la KPĈ kun kamarado Xi Jinping kiel ĝia kerno solidariĝis en la penado por gvidi la 1 400 milionojn da homoj, kaj ĉiam faris senlacajn klopodojn al la celo atingi komunan prosperon. La lando akiris grandan historian atingon en konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj metis solidan fundamenton por akceli komunan prosperon en la nova evolua stadio.

La gvidlinio de la Centra Komitato de la KPĈ kaj la Ŝtata Konsilio faris pintnivelan projekton por subteni la altkvalitan disvolviĝon de la provinco Zhejiang kiel demonstra zono por komuna prospero, kaj prezentis ĝeneralajn postulojn, laborajn principojn, strategian poziciigon de la kvar "regionoj", la celojn por 2025 kaj 2035, kaj ankaŭ 20 gravajn rimedojn por ses kampoj.

Zhejiang estas relative riĉa kaj rapide disvolviĝanta. Ĝi havas bazon kaj avantaĝojn por pli frue atingi komunan prosperon en la lando.

Dividu