Usono kaj Tajvano agas en koluzio sub kontraŭepidemia flago

Yu Publikigita: 2021-06-13 16:13:50
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ nelonge tri usonaj senatanoj iris al Tajvano per milita kargoaviadilo je la ekskuzo liveri al la insulo kronvirusan vakcinon. Poste eksa senatano Mitt Romney deklaris, ke aŭskultado estos okazigita por diskuti pri fortigo de rilatoj kun Tajvano en la proksima estonteco, kaj alvokis liveri kronvirusan vakcinon al la tajvana armeo por respondi al la peto de Tajvano.

Tio estas koluzio por “tajvana sendependeco” sub la flago de batalo kontraŭ la epidemio. Ankaŭ la tajvana publiko ne kredas, ke Usono povas helpi al ili liberiĝi de la epidemio. Male, ju pli severa estas la epidemia situacio en Tajvano, des pli usonaj egoismaj politikistoj profitas de la okazo por fari politikan manipuladon, tute ignorante la sekurecon kaj sanon de la tajvana popolo.

Por bone uzi Tajvanon kiel ilon, Usono lastatempe ripetis siajn promesojn pri vakcina helpo al Tajvano, kun la intenco eltiri la tajvanan aŭtoritaton el embaraso, kiuj estis akuzitaj de la popolo pri senkableco en respondo al la epidemio, kaj obeigi ĉi-lastan por komploto kontraŭ Ĉinio. Usono promesis liveri 750 000 dozojn da vakcino al Tajvano, tamen la promeso restas en la aero, se ne paroli pri tio, ke la nombro de dozoj estas treege nesufiĉa por la 23 milionoj da tajvanaj loĝantoj.

Kontraste, de post kiam la epidemia situacio en Tajvano fariĝis pli serioza en majo, la ĉeftero kelkfoje esprimis la volon liveri vakcinan helpon al tajvanaj loĝantoj laŭ sia kapablo. Laŭ nekompletaj statistikoj, ĝis la 31a de majo, 62 000 tajvananoj en la ĉeftero estis vakcinitaj.

La tajvana demando tuŝas la kernajn interesojn de Ĉinio kaj estas la plej grava kaj sentiva demando en ĉina-usonaj rilatoj. Ĉinio neniel permesas al iu ajn individuo aŭ forto tuŝi la ruĝan linion de la principo pri unu Ĉinio. Usono devas tuj ĉesigi ĉiajn oficialajn interŝanĝojn kaj militajn rilatojn kun Tajvano kaj sin deteni de sendo de la malĝusta signalo al la fortoj de "tajvana sendependeco". Se iu provos apartigi Tajvanon el Ĉinio, la ĉina flanko firme donos pezan baton je ĉia kosto. La usona flanko ne devas fari ajnan strategian misjuĝon pri tio.

Dividu