Malĉifrado de Cent-jara Partio (5): Hermetikigo de kaĝo de sistemo

Yu Publikigita: 2021-06-15 12:48:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ nelonge, Erdeni Bulag, paŝtisto en la flago Etoke (flago: administra divido de gubernia nivelo) de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, ricevis 40 000 juanojn da subvencio por herbejo okupata por gasdukto. Li diris, "Du tagojn, post kiam mi plendis pri la prokrastita pago de resta sumo, mi estis telefonvokita informi pri la detaloj. Post entute malpli ol unu monato, mi ricevis la restan sumon." La paŝtisto profitis el la agado komencita de la loka registaro kontraŭ korupto en 2020. Ekde novembro de la pasinta jaro, 5 587 leteroj kaj vizitoj estis raportitaj, el kiuj 1 276 estis registritaj, kaj 24,95 milionoj da juanoj kiel kontraŭleĝaj enspezoj estis konfiskitaj.

Korupto estas tutmonda demando, kaj Ĉinio havas nulan toleremon al korupto. Dmitry Georgievich Novikov, vicprezidanto de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Rusio, komentis la agadon komencitan de Ĉinio kontraŭ korupto en 2012, dirante, "Nur per puraj manoj kaj alta prestiĝo, oni povas krei estontecon por sia lando." La ĉina registaro ne nur rezolute esploris kaj traktis kazojn de oficialuloj pri malobservo de disciplino kaj leĝo, sed ankaŭ efike solvis la problemon pri uzo de potenco por personaj profitoj. Popolamasoj nomas la agadon “bato kontraŭ tigroj kaj muŝoj”.

En 2014, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), unuafoje prenis "rigoran regadon de la partio" kiel gravan parton de la "kvar ampleksaj" strategiaj aranĝoj, kio markis la maturecon kaj pliboniĝon de la teorio de la KPĈ pri ŝtata regado. En 2016, la KPĈ ellaboris kelkajn normojn pri interna politika vivo de la partio sub la nova situacio kaj reviziis regulojn pri la interna superrigardo de la partio. Xi diris, "La popolo plej malamas la korupton, kaj ni devas firme oponi korupton."

Dividu