La ĉina ekonomio plue estos “lokomotivo” de la monda ekonomio

Publikigita: 2021-06-17 20:39:27
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Ĉu el la proponado, ĉu el la postulado, la ĉina ekonomio laŭ donitaĵoj daŭre tenos sin en revigliĝado.” Tio estas antaŭvido kiun donis ekonomikisto kiam li estis intervjuata de la novaĵagentejo Bloomberg. Hodiaŭ, la 16an de junio, la maje naicaj ekonomiaj donitaĵoj donitaj de ĉinaj aŭtoritatoj konfirmis tiun aserton. La industria produktado stabile kreskis; la servado ekvilibre progresis; la merkata vendado pluis en kreskado; la investo de fiksaj aktivoj ĉiam pli boniĝis; la eksporto kaj importo persistis en evoluado... Ĝuste kiel Rossiyskaya Gazeta antaŭ nelonge komentis, ke Ĉinio fariĝos “fidinda lokomotivo” kiu helpos al la monda ekonomio reprosperiĝi.

El la proponado multaj aktivaj faktoroj de la ĉina ekonomio akumuliĝas. Ekzemple, en majo la aldona valoro de la industria tutlande supermezura kreskis je 8,8% kompare kun tiu de la sama monato de la pasinta jaro, precipe la aldona valoro de la altteknologia fabrikado kreskis je 17,5%. Evidente, ke la fabrika industrio altkvalite evoluanta alportos pli fortojn kiuj helpos al la ĉina ekonomio revigliĝi.

El la postulado bonaj informoj ankaŭ estas multaj. Dum la ferioj de la Internacia Laborfesto (la unua de majo) 230 milionoj da ĉinoj turismis en la tuta lando, kaj la turisma enspezo superis cent miliardojn da juanoj; la kvanto de sendoj kaj ricevoj de pakaĵoj respektive rompis la limon de miliardo... kuntrenate de la feria konsumado, fervoja kaj aviada transportado, loĝado en hotelo, kaj komercaj agoj estis konstante viglaj.

Nuntempe, kvankam la epidemio ankoraŭ ne kvietiĝis, kaj necertaj faktoroj ankoraŭ daŭre ekzistas, tamen la reprosperiĝo de la ĉina ekonomio estas certa, ĉar bonaj kondiĉoj por la ĉina ekonomio akumuliĝas. La pozicio de la ĉina ekonomio kiel “lokomotivo” ne ŝanĝiĝos. Lastatempe la Monda Banko en sia raporto antaŭvidis, ke en la jaro 2021 la kontribua kvanto de la ĉina ekonomio estos super kvarono de la monda ekonomio.

Dividu