En eŭropa vojaĝo de Biden elstariĝas malkonkordo de “alianco de valoroj”

Xiong Linping Publikigita: 2021-06-19 21:32:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Biden devigis Ĉinion en la tagordon, kvankam liaj eŭropaj dialogantoj ŝajne konfliktis kun tio.” “Finfine ili subskribis komunan deklaracion... sed sen ia ajn konkreta promeso en financo.” La 17an de junio la usona CNN resumis la eŭropan vojaĝon de la usona prezidento Biden en la pasinta semajno, kaj tiuj du frazoj estas plej ĉefaj.

La Pintkunveno de G7, la pintkunveno de NATO kaj la pintkunveno de Usono kaj Eŭropo - en la pasinta semajno la prezidento Biden, post sia enposteniĝo, faris la unuafojan viziton al Eŭropo, provante formi la tielnomatan “aliancon de valoroj” kontraŭ Ĉinio. Kian respondon do eŭropanoj donis al usonanoj?

La germana ĉefministro Merkel esprimis sian sintenon al la ekstero en la pintkunveno de G7. Ŝi diris, ke G7 havas esperon fari kunlaboron, precipe en klimatŝanĝiĝo, diverseco de biologio kaj aliaj flankoj. “En tiuj kampoj, se oni neglektus Ĉinion, ni neniam povus trovi solvon.” La franca prezidento Macron eĉ asertis, ke G7 ne estas “klubo en antagonismo kontraŭ Ĉinio.”

Evidente, ke tiuj du kolonoj de Eŭropa Unio ne volontas paŝi nur post Usono. Fakte, Eŭropo kaj Usono estas aliancanoj en sekureco, sed en multaj aferoj ekzistas malkonkordo inter ili.

Biden volas ligi Eŭropon al sia militĉaro por reteni Ĉinio, sed la strategiaj celoj kaj evoluaj interesoj de Eŭropo diferencas de tiuj de Usono, kaj rezulte de tio, inter Usono kaj Eŭropo, kaj eĉ interne de Eŭropa Unio, malfacilas formiĝi unueca starpunkto pri Ĉinio. Des pli grave, ke hodiaŭ, kiam la internacia rilateco jam sin prezentas plurpolusa, kliko aŭ politika grupo jam malobservas la fluon de la historio. Tio estas destinita: la“alianco de valoroj”, kiel ĝi belsonas, estas nur politika aktorado blufanta.

Dividu